Saltu al enhavo

Daniel Mrázek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Daniel MRÁZEK, nomata Dan (naskiĝis la 23-an de novembro 1985) estas ĉeĥa esperantisto, prezidanto de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ekde 2009 ĝis nun) kaj redaktoro de la movada rubriko TEJO Tutmonde de revuo Kontakto (ekde 2011).[1]

Kiam en 2005 refondiĝis la Ĉeĥa Esperanto-Junularo, li membris en ties unua revizia komisiono. En 2007 li fariĝis vicprezidanto kaj en 2009 prezidanto de la asocio.

Ekde sia naskiĝo li vivis en Prago, sed en 2011 li komencis transloĝiĝon al Pardubice. En Prago li studas historion ĉe la pedagogia fakultato de la Karola Universitato.

Li estas aktiva kontribuanto de la Ĉeĥa radio kaj jam plurfoje aperigis tie kaj en aliaj amaskomunikiloj informojn pri aŭ akiritaj per esperanto. En la LKK de la 65-a IJK en Liberec' li respondecis pri ties eksteraj rilatoj en Ĉeĥio.

Referencoj

  1. Nova redaktoro pri movadaj novaĵoj de TEJO – Daniel Mrázek