Danilo Pérez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Danilo Pérez
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1965 (1965-12-29) (58-jaraĝa)
en Panamurbo
Ŝtataneco Panamo
Alma mater Berklee College of Music
Okupo
Okupo komponistopianisto • muzikinstruisto • ĵazmuzikisto
TTT
Retejo http://www.daniloperez.com
vdr
Danilo Pérez je Panamo en 2012

Danilo Pérez (* 29-an de decembro 1966 en Panamo) estas panama ĵazpianisto kaj -komponisto. Li estis Artisto por Paco de Unesko.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Pérez komencis lerni pianludon jam en la aĝo de tri jaroj kaj studis dekjara klasikan pianludon ĉe la Nacia Konservatorio de Panamo. En la salsobando de sia patro li ludis frapinstrumentaron kaj sintezilon. Li iris en Usonon, por studi elektronikon ĉe la Universitato je Indianao, en 1985 li iris por muzikstudo al Konservatorio Berklee.

Post tio li laboris du jarojn kun Jon Hendricks, poste kun Paquito D'Rivera kaj Terence Blanchard kaj Claudio Roditi. Unuafoje li surdiskiĝis per la albumo Reunion de D'Rivera kaj Arturo Sandoval. Ekde 1989 ĝis 1992 li estis membro de United Nations Orchestra de Dizzy Gillespie. Famiĝis precipe la albumo Live at the Royal Festival Hall.

Ekde 1993 li laboris kiel bandestro. Aperis liaj unuaj propraj albumoj: Danilo Pérez kaj The Journey. Kun Sandoval li faris en 1994 la albumon Danzon distingitan per Grammy. Ekde 1995 li estis ankaŭ membro de la bando de Wynton Marsalis. Samjare li surdiskigis kun la panama simfoniorkestro orkestroversion de The Journey. En 1996 aperis rezulte de lia okupiĝo pri la muziko de Thelonious Monk la albumo Panamonk, en 1998 sekvis la albumo Central Avenue, kandidatigita por Grammy.

En 1997 li ricevis kompozician komision por la Concorso Internazionale di Composizione en Bolonjo; lian Blues For The Saints prezentis vibrafonisto Gary Burton kaj la Orchestra Sinfonica dell'Emilia-Romagna sub Jerzy Maksymiuk. Okaze de la ĉiujara distingado New York Jazz Awards li ricevis en 1998 la premion Plej bona prezentanta artisto aŭ bando. En 1999 li ricevis kompozician komision por la Ĵazfestivalo je Ĉikago; la peco Suite of the Americas aperis en 2000 sur lia albumo Motherland por diskeldonejo Verve.

En 2000 Pérez estis invitata por solokoncerto en la Kulturdomo Kennedy je Vaŝingtono. En la sama jaro li fariĝis kulturambasadoro de Panamo, krom tio li estas fondinto kaj estro de la ĉiujara Ĵazfestivalo je Panamo kaj ankaŭ Ambasadoro de la Bona Volo por UNICEF.

Aktuale Pérez estas membro de la kvaropo de Wayne Shorter kaj laboras kun Ben Street kaj Adam Cruz.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Danilo Pérez kun Wayne Shorter dum koncerto de la Kvaropo Wayne Shorter ĉe Teatro de la Arĉimboldoj, Milano, 2010
  • Danilo Perez kun Santi Debriano, Jack DeJohnette, Joe Lovano, David Sánchez, Ruben Blades, 1993
  • The Journey, kun David Sánchez, Milton Cardona, Ignacio Berroa, Kimati Dinizulu, George Garzone, Larry Grenadier, 1994
  • Danzon (Dance On) kun Arturo Sandoval, Giovanni Hidalgo, Carlos Gomez, Juan Nogueras, Rigo Herrera, Rita Quintero, Cheito Quinones, Bill Cosby, Kenny Anderson, Dana Teboe, Ed Calle, Rene Toledo, Richard Eddy, Gloria Estefan, Roger Ingram, Sal Cuevas, Felix Gomez, Eddy Rivera, Vikki Carr, Dave Valentin, Willy Chirino, 1994
  • PanaMonk kun Terri Lyne Carrington, Avishai Cohen, Jeff Tain Watts, Olga Roman, 1996
  • Central Avenue kun John Patitucci, Jeff Ballard, Jeff Tain Watts, Luciana Souza, Raul Vital, 1998
  • Motherland kun Claudia Acuña, Greg Askew, Aquiles Baez, Brian Blade, Louis Bauzo, Richard Bona, Richard Byrd, Regina Carter, Carlos Henriquez, Chris Potter, Luisito Quintero, Kurt Rosenwinkel, Antonio Sanchez, Luciana Souza, Diego Urcola, Ricaurte Villarreal, 2000
  • Footprints Live kun Wayne Shorter, John Patitucci, Brian Blade, 2002
  • ...Till Then kun John Patitucci, Brian Blade, Ben Street, Lizz Wright, Donny McCaslin, Adam Cruz, 2003
  • Danilo Perez Trio Live at the Jazz Showcase kun Adam Cruz, Ben Street, 2005
  • Danilo Pérez - Across The Crystal Sea (arranged and conducted by Claus Ogerman), 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]