Dankovci

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dankovci, hungare Őrfalu estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska, en municipo de Puconci. La historia hungara nomo estis Dankóc.

Panoramo el 1898 de Őrfalu (Dankovci)

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Hungario-Murska Sobota.

Historio

La unua mencio devenis el 1365 en formo "Donkolch" tiam apartenanta al fortikaĵo de Lendva. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.

Komunumoj pri őr (= sentinelo) en Hungara reĝlando

Post alveno de hungaroj la sentineloj gardis ankaŭ internajn limojn inter la gentoj.

Alőr Alsóőr Felsőőr Őr Őraljaboldogfalva Őrbottyán Őrdarma
Őregyház Őrfalu Őrhalom Őrhegy Őrimagyarósd Őriszentpéter Őrmező
Őrös Rábaőr Szamosőrmező Temesőr