David Alfaro Siqueiros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

José de Jesús Alfaro Siqueiros, plej konata kiel David Alfaro Siqueiros,[1] (Meksikurbo; 29-a de decembro de 1896Cuernavaca; 6-a de januaro de 1974)[2] estis pentristo kaj militisto meksika. Li estas konsiderata unu de la tri grandaj reprezentantoj de la meksika murpentrismo kun Diego Rivera kaj José Clemente Orozco.

En la 1910-aj jaroj li militis en la armeoj de Venustiano Carranza. En 1919 li veturis al Eŭropo kaj en Parizo konis multajn artistojn. En 1922, revenis al Meksikurbo por labori kiel murpentristo por la revolucia registaro de Álvaro Obregón kaj je la ordonoj de la tiama sekretario de Publika Edukado, José Vasconcelos. Li apartenis al la Meksika Komunisma Partio.


Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Azcárate Ristori y otros, Historia del Arte, Ediciones Anaya, S.A., Madrid, 1986. ISBN 84-207-1408-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]