David Farragut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
admiralo David Glasgow Farragut en 1866

David Glasgow Farragut (naskiĝis la 5-an de julio 1801 in Knoxville, Tenesio, Usono; mortis la 14-an de aŭgusto 1870 en Portsmouth, Nov-Hampŝiro, Usono) estis unu el la plej konataj usonaj marameaj oficiroj de la 19-a jarcento, kaj iĝis la unua admiralo de la usona mararmeo.

Lia patro Jordi Ferragut i Mesquida origine estis de la kataluna insulo Menorko kaj post sia alveno en Usono estis soldato en la kontinenta armeo de la 13 nordamerikaj kolonioj, kiuj en la Usona Milito de Sendependeco batalis pri suvereniĝo de la usona ŝtato. Fine de la milito li ekvivis en Knoxville, Tenesio, kie la usona registaro donis al li areon por agrikulturado. Tie naskiĝis David Glasgow Farragut.

statuo pri li ĉe la placo Farragut en Vaŝingtono

Frue David orfiĝis, adoptiĝis fare de la armea kapitano David Porter, kaj en la aĝo de 9 jaroj aliĝis al la usona mararmeo. En la brita-usona milito de 1812 li, kvankam ankoraŭ infano de 11 jaroj, havis gravajn taskojn.

Post plenaĝiĝo, kvankam naskiĝinta en la sudaj ŝtatoj de Usono kaj kun edzino el Virginio, li decidite subtenis la nordan union kaj fine de la unua jaro de la usona enlanda milito li ricevis gravan komandon. Li estris ŝiparon kiu en aprilo 1862 konkeru la urbon Nov-Orleano, kaj sukcesis pri la misio. Sekvis pliaj armeaj sukcesoj. En 1866 li iĝis la unua admiralo de la usona mararmeo.

Farragut estis membro en la framasona loĝio (Lodge No. 1) en Portsmouth.