David J. Tholen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David James Tholen
Persona informo
NomoDavid James Tholen
Dato de naskiĝo31-a de julio 1955
NaskiĝlokoHuntsville, Alabamo
Aĝo68
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Ceteraj informoj
HonorigoHarold C. Urey Prize [+]
Retpaĝohttp://www.ifa.hawaii.edu/faculty/tholen/ [+]
Portalo pri Homoj
vdr

David James Tholen (naskiĝis la 31-an de julio 1955 en Huntsville, Alabamo) estas usona astronomo. Li estas fakulo pri planedologio kaj astronomio de la sunsistemo en la Universitato de Havajo.

Li malkovris pluraj asteroidojn, inter kiuj 1999 DK36 (perdita), kiu povus esti apohela asteroido, kaj 2004 XZ130, kiu certe estas tia, ĉar li havas plej malgrandajn grandan duonakson kaj afelion el ĉiuj konataj asteroidoj.

En 1981 li hazarde observis kaŝadon de stelo far de ankoraŭ nemalkovrita neptuna luno Lariso[1].

Li kunmalkovris la asteroidon 99942 Apophis[2], kiu proksimiĝos al la Tero la 13-a de aprilo 2029 kaj mallongtempe brilos je almenaŭ tria magnitudo.


Honoroj[redakti | redakti fonton]

Li ricevis en 1990 la Premion Harold Clayton Urey[3].

Al la asteroido 3255 Tholen oni donis lian nomon[4].

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]