Fabrizio Bernardi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Malkovritaj asteroidoj : 7 
65001 Teodorescu 9-a de januaro 2002 kun A. Boattini
78123 Dimare 10-a de julio 2002
78309 Alessielisa 5-a de aŭgusto 2002
78453 Bullock 3-a de septembro 2002
99942 Apophis 19-a de junio 2004 kun R. Tucker
kaj D. Tholen
(280244) 2002 WP11 27-a de novembro 2002
(413666) 2005 VJ119 7-a de novembro 2005

Fabrizio BERNARDI (naskiĝis la 9-an de aprilo 1972 en Pomezia) estas itala astronomo. Oni ne konfuzu lin kun la sociologo Fabrizio Bernardi.

Li estis diplomigita de la Universitato de Padovo en 1999. Li ricevis doktorecon ĉe la Universitato de Romo "Tor Vergata" en 2003. Li laboris ĉe la Universitato de Havajo en Usono, poste en la Istituto nazionale di astrofisica (INAF) kaj en la Departemento de Matematiko de la Universitato de Pizo. Li estas ano de la Internacia Astronomia Unio.[1] kaj ano de la estraro de la projekto CINEOS.[2]

Laŭ Minor Planet Center li malkovris aŭ kunmalkovris 7 asteroidojn inter 2002 kaj 2005, en kunlaboro kun Andrea Boattini, Roy A. Tucker kaj David J. Tholen,[3] notinde la potence danĝeran objekton 99942 Apophis. Li malkovris ankaŭ la periodan kometon P/2005 V1 (Bernardi) elde la observatorio de la Universitato de Havajo.[4]

Li esta edzo de la rumana astronomino Ana Maria Teodorescu, en kies honoro li nomis la asteroidon 65001 Teodorescu

La asteroido 27983 Bernardi[5] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IAU-slipo de Fabrizio Bernardi (angle)
  2. CINEOS, el la paĝaro de INAF (itale) (angle)
  3. MPC alfabeta listo de la asteroidaj malkovrintoj(angle)
  4. Nova kometo malkovrita elde Mauna Kea (angle)
  5. JPL Small-Body Database Browser : 27983 Bernardi (1997 UU24) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

angle Fabrizio Bernardi (kun portreto) el Amerika Pink