Deborah Harry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Promocia foto de la popgrupo Blondie el 1977. Dekstrumen: Gary Valentine Lachman, Clem Burke, Deborah Harry, Chris Stein, Jimmy Destri.

Debbie Harry (naskiĝis kiel Deborah Ann Harry, la 1-an de julio 1945 en Miamio, Florido). Ŝi estas usona kantistino, aŭtorino kaj aktorino de rokmuziko. Ŝi estas membro kaj ankaŭ unu el la fondintoj de la rokbando Blondie.

Kelkaj konataj furorkantoj estas: X-Offender (1976), In the Sun (1976), Denis (1977/1978), Picture This (1978) kaj Heart of Glass (1978/1979).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]