Saltu al enhavo

Delfenputoj vajmaraj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
Delfenputoj vajmaraj
puto Redakti la valoron en Wikidata
Lando Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Vajmaro
Situo
Geografia situo 50° 58′ 54″ N, 11° 19′ 42″ O (mapo)50.9817811.32825Koordinatoj: 50° 58′ 54″ N, 11° 19′ 42″ O (mapo)
Map
Delfenputoj vajmaraj
vdr

En kaj ĉirkaŭ Vajmaro (Germanujo) estas tri Delfenputoj (germane: Delphinbrunnen): en la urbokerno ĉe Teich-placo. Ĝi nomiĝas laŭ la alvalennaĝantaj delfenoj ĉepiede de la okangula putokolono. Alia estas en la oranĝeja ĝardeno de Kastelo Belvedere. Proksime de Vajmaro, ĉe Wieland-bieno en Oßmannstedt staras la tria tia.

Delfeno kiel ornammotivo sur vajmaraj dekoracifontanoj[redakti | redakti fonton]

Delfenaj dekoracioj ne nur troviĝas surpute sed ankaŭ alie, ekz. sur la portalo de la bastilo de Urbokastelo vajmara kiel ĉirkaŭilo de la blazono (kun putto surdorse) kaj nereido apuda. Ĉe Goeto-puto delfeno estas gargojlo kiel en Oßmannstedt (tie kun delfenkapo kuŝanta sur konko). Ĉe Herder-puto apud Vilhelmo-Ernesto-gimnazio eĉ tri delfenoj ornamas krateron putokolonan kaj memkompreneble gravegas delfeno ĉe Neptuno-puto antaŭ la urbodomo de Vajmaro.

Delfenaĵo sur Teich-placo[redakti | redakti fonton]

La puto kun tutronda pelvo kaj enen kaj malenen svinganta vandaĵo faritis en 1847 fare de Carl Dornberger, skulptisto el Bad Berka kaj donacitis fare de granddukino Maria Pavlovna Romanova. La sur la putokolono estanta figuro de trinkanta knabino estas nur pli posta aldonitaĵo kies dokumentado - laŭ Hans-Joachim Leithner - ne pli fruas ol en 1928. Eble faras ĝin Arno Zauche.[1] Iam ĝi estas el sabloŝtono el Bad Berka kaj anstataŭigitis komence de la 20-a jarcento per grejso el Cotta (Dohma).[2][3]

Delfenaĵo en al Malnova oranĝeriĝardeno de Belvedere-kastelo[redakti | redakti fonton]

detalo de la puto en la oranĝera ĝardeno de Kastelo Belvedere

Dua tia puto estas sur placo antaŭ la oranĝejo de Kastelo Belvedere (Malnova oranĝejĝardeno/Alter Orangeriegarten). Ĝia kreinto ne konatas. Ankaŭ tiu ĉi havas ujon tutrondan fiksita entere kaj havante nur ĉ. 20 centimetrojn altan dikan randon supre de la akvonivelo. Ene de la putokolono la akvo altiĝas tra ronda pelvo, supre de kies rando la tuto superfluas en la grandan pelvon. Tie ĉi denove la tri alvalenaĝantaj delfenoj dekoracias la putokolonon malsupre de la ujo, kiun ili tenas per naĝiloj siaj. La kolono estas el sabloŝtono. Temas pri kopio de 1971/72.[4][5] Rimarkindas ankaŭ la ensemblo de florbedo ĉirkaŭe.

Delfena puto en Oßmannstedt[redakti | redakti fonton]

Unue por la geografia proksimeco ĝi apartenas iel al Vajmaro kaj due pro la longjara posedinto de la bieno, Christoph Martin Wieland, konata vajmarano. Ĉe la pavilonsimila fontanejo la envalennaĝanta delfeno estas gargojlo kun kapo kuŝanta sur konko. Krome aliaj delfenoj ornamas la pavilonon. Tre proksimas la bieno Osmantinum ĉe artefarita lageto. La baroka konstrulingvo estas klarega. Fakte starigis la tutan komplekson en 1757 la regna grafo Heinrich von Bünau al kio apartenas ankaŭ la belega puta ensemblo.[6]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hans Joachim Leithner: Von Brunnenstuben, Röhrenfahrten und Wasserleitungen, den historischen und jüngeren Brunnen in Weimar. Eldonis Hans-Joachim Leithner memeldone en 2018, Gutenberg Druckerei Weimar (WeimarWissen 1, Der Weimarer Brunnenschatz, p. 114–117.)
  2. Gerd Seidel, Walter Steiner: Baustein und Bauwerk in Weimar (= Ständige Kommissionen Kultur der Stadtverordnetenversammlung Weimar und des Kreistages Weimar-Land in Zusammenarbeit mit dem Stadtmuseum Weimar (eld.): Tradition und Gegenwart.). Weimarer Schriften. Heft 32. Weimar 1988, ISBN 3-910053-08-4, p. 55.
  3. "Delphinbrunnen", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 83.
  4. Hans Joachim Leithner: Von Brunnenstuben, Röhrenfahrten und Wasserleitungen, den historischen und jüngeren Brunnen in Weimar, Hrsg. Hans-Joachim Leithner im Eigenverlag 2018, Gutenberg Druckerei Weimar (WeimarWissen, Der Weimarer Brunnenschatz p. 283 f.)
  5. Zur Orangerie in Weimar: Sibylle Hoiman: Die Orangerie in Belvedere bei Weimar – Natur und Architektur im Kontext höfischer Repräsentation 1728–1928. Disertaĵo, TU Berlin 2015. Priskribo je p. 45.
  6. https://russische-volksmedizin.info/stockfotos-seite-1/brunnenhaus-wielandgut-ossmannstedt-2/