Deutsche Morgenländische Gesellschaft

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deutsche Morgenländische Gesellschaft
emblemo
historia societo
Komenco 2-a de oktobro 1845 vd
Lando(j) Germanio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La organizaĵo Deutsche Morgenländische Gesellschaft (DMG; Esperante "Germana Orientalistika Societo") estas scienca asocio dediĉita je la studo de la lingvoj kaj kulturoj de Azio kaj de Norda Afriko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La societo estis fondita la 2-an de oktobro 1845 en Lepsiko fare de gvidaj orientalistoj el Germanlingvio, kaj fare de pluraj membroj de aliaj orientalistaj societoj kiel la aziaj societoj de Parizo, Londono kaj Kalkuto. La organizaĵo fondiĝis por "subteni ĉiujn aspektojn de la scio pri Azio kaj pri la landoj proksime rilataj" (aparte la nordafrika lando Egiptio kun sia antikva kaj moderna kulturoj), "kaj por distribuo de tiuj scioj en pli vastaj rondoj. Tial la societo ne nur traktos la orientalistan literaturon, sed ankaŭ la historion de tiuj landoj kaj la esploron de ilia situacio kaj historie kaj nuntempe".

Kvankam la scienca fako Orientalistiko jam en 1795 ekestis en Parizo per estigo de la École speciale des langues orientales kaj ĝis la jaro 1845 tutmonde jam ekzistis pluraj unuopaj aziaj societoj, la fondon de la societo multaj sciencistoj konsideras la internaciigon de la fako orientalistiko. Por multaj jaroj la societo koncentriĝis en tradicia scienca agado, nome studo de "scioj pri la lingvoj, literaturoj, historioj, religioj kaj filozofioj, juraj kaj sociaj formoj, arkeologio, kaj la arta kaj materia kulturoj de la popoloj vivantaj" en Azio. Dum la lastaj tri jardekoj de la 20-a jarcento tamen la emfazo pli kaj pli fokusigis esplorojn de sociaj kaj politikaj sciencoj pri la aziaj landoj. Ekde la jaro 1847, la societo publikigas ĵurnalon nomatan "Zeitschrift der Deutschen Morgenländischen Gesellschaft" (ZDMG), ekde la jaro 1857 la publikaĵoserion "Abhandlungen für die Kunde des Morgenlandes" (AKM, "verkaĵoj je la scio pri Azio kaj Nordafriko") kaj ekde la jaro 1964 la publikaĵoserion "Beiruter Texte und Studien" (BTS, "bejrutaj tekstoj kaj studoj").

Graveco nuna[redakti | redakti fonton]

La ĝis la nuntempo science plej signifa transliteriga sistemo de la araba skribo al latina alfabeto, en arabaj, persaj kaj malnovaj turkaj tekstoj, estas de la societo DMG kaj tutmonde akceptiĝis en 1936 kadre de la Internacia Orientalistika Kongreso en Romo.

Nuntempe la societo havas sian sidejon en la Sudazia Instituto de la Universitato de Hajdelbergo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]