Dezső Bánóczi
Dezső Bánóczi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de marto 1888 en Veszprém |
Morto | 13-an de oktobro 1958 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–dekjaro de 1900) |
Familio | |
Edz(in)o | Ilona Dajbukát (1911–1924) |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra reĝisoro |
Dezső Bánóczi [deĵO bAnOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bánóczi Dezső estis hungara aktoro, reĝisoro. Lia familia nomvarianto estis Bánóczy, lia edzino estis Ilona Dajbukát inter 1911 kaj 1924.
Dezső Bánóczi[1] naskiĝis la 26-an de marto 1888 en Veszprém (urbo), li mortis la 13-an de oktobro 1958 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dezső Bánóczi akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto, poste li estis juristo. Tamen li aliĝis al teatra trupo kaj en 1906 li debutis sur scenejo. Post kvar jaroj li aliĝis al trupo de Jenő Janovics en Kolozsvár. En 1916 li revenis al Budapeŝto kaj estis membro de teatra trupo de Artúr Bárdos. En la sekvaj jaroj li havis rolojn en pluraj ĉefurbaj teatrejoj (ekzemple Teatro Renaissance, Operetoteatro (Budapeŝto), Teatro Városi), kelkfoje li estis reĝisoro (ekde 1926 ankaŭ en Hungara Radio). Li estis elstara en dramoj, same en kabaredoj. Post la 2-a mondmilito li apartenis al migra teatro.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Hebbel: Mária Magdolna - majstro Antal
- Ernő Szép: Patika - instruisto
- M. Gáspár: Új Isten Thébában - Mikon
- Henrik Ibsen Nora - Krogstadt (vidu la foton!)
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ernő Szép: Patika
- S. Benamy: Kajüt
- J. Hunyady: Bányászbecsület
Lia libro
[redakti | redakti fonton]- „Rendezte: Dr. Bánóczi Dezső” (1943)