Dick Hyman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dick Hyman kaj Bubba Kolb je Silvestro

Richard Roven ″Dick″ Hyman (* 8-an de marto 1927 en Novjorko) estas ĵazpianisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Dick Hyman ricevis klasikmuzikan edukon, studis ĉe konservatorio Juilliard School kaj estis lernanto de Teddy Wilson. En 1949 kaj 1950 Hyman muzikis kun Benny Goodman, Tony Scott kaj Red Norvo kaj en 1952 li prezentis en la muzikfilmo Hot House kun Charlie Parker. Kun sia triopo li lanĉis en 1954 unuan furoraĵon en la tutllandaj ranglistoj per „Unforgettable“. En 1956 li lanĉis kun sia Dick Hyman Triopo per sia instrumenta versio de la Moritat el Dreigroschenoper tutmondan furoraĵon.[1] Dum la pluaj 1950-aj kaj 1960-aj jaroj li laboris ĉefe kiel studiomuzikisto kaj kunlaboris kun Arthur Godfrey kaj Leonard Feather. Krom tio li estis unu el la unuaj muzikistoj, kiuj okupiĝis pri la Moog-sintezilo. En la 1970-aj jaroj Hyman estis membro de New York Jazz Repertory Company, faondis en 1976 la kvinopon Perfect Jazz Repertory Quintet kaj verkis muzikon por kelkaj filmoj de Woody Allen. Ankaŭ dum la sekvaj jardekoj Dick Hyman restis muzike aktiva, ekzemple kunlabore kun Ruby Braff kaj Peter Appleyard.

En 2006 li ricevis por sia vivoverkaro la Germanan Ĵaz-Premion.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • 1981 - Live At Michael´s Pub (JazzMania) kun Roger Kellaway
  • 1988 - 14 Piano Favourites (Music & Arts)
  • 1990 - Music Of 1937 (Concord)
  • 1990 - Stride Piano Summit (Milestone) kun Harry Sweets Edison, Jay McShann, Red Callender
  • 1990 - Plays Duke Ellington (Reference)
  • 1993 - Concord Duo Series, Vol. 6 (Concord) kun Ralph Sutton
  • 1995 - Elegies, Mostly (Gemini) kun Niels-Henning Ørsted Pedersen
  • 1995 - Cheek To Cheek (Arbors)
  • 1998 - Dick & Derek At The Movies (Arbors) kun Derek Smith
  • 2001 - Forgotten Dreams (Arbors) kun John Sheridan

Filmmusiko[redakti | redakti fonton]

  • 1977: The deadliest season
  • 1978: French Quarter
  • 1979: The last Tenant
  • 1980: King Crab
  • 1982: Zelig
  • 1984: Broadway Danny Rose
  • 1984: The Purple Rose of Cairo
  • 1987: Moonstruck
  • 1988: Bacall on Bogart
  • 1988: Thelonious Monk: Straight, No Chaiser
  • 1992: Swing Kids
  • 1995: Mighty Aphrodite
  • 1996: Everyone Says I Love You
  • 1999: Sweet and Lowdown

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. en la britaj ranglistoj la titolo akiris la 9-an lokon; komp. Ehnert, Günter (eld.): Hit Records. British Chart Singles 1950-1965. Hamburgo: Taurus Press, 1988, p. 59

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]