Saltu al enhavo

Die Vaclavbude

El Vikipedio, la libera enciklopedio


titolpaĝo de Hugo Steiner-Prag

Die Vaclavbude estas aŭtobiografia studenta romano de Karl Hans Strobl kun 14 ĉapitroj, aperinte en 1902.

Fono historia

[redakti | redakti fonton]

Temo estas la malkonsentoj inter la germanlingva kaj la ĉeĥa etnioj en Bohemio kaj Moravio dum la lasta triono de la 19-a jarcento. Centras la t.n. Badeni-krizo; ministro Kazimierz Badeni ordonis en aprilo 1897 modernan lingvoŭzan ordon kiu antaŭvidis plifortigon de la ĉeĥa lingvo. La tuto kulminiĝis en novembro 1897 kiam en Prago kaj aliaj urboj okazis bataletoj. Tiutempe Strobl mem estis stduento pri juro en Prago kaj ĉefo de la aktivulara parto de la studenta korporacio Corps Austria. Pro siaj tradiciaj kostumoj la germanlingvaj studentoj surstrate facilege identigeblis. En la 30.11.1897 ĉeĥaj manifestaciantoj marodis en la ejo de la korporacio Carolina Prag.[1]

  1. Die neue Bude: Post neniiĝo de la malnova ejo la klubĉefo Binder estis komisiita trovi novan taŭgan ejon. Danke al perado de la uzuristo Abraham li sukcesas, ene de la gastejo de Vaclav Zimmermann en la kvartalo Josevof. Translokiĝo al la nova domo Vaclavbude faratas dum pluva vetero kaj en etoso antaŭsentanta malfacilaĵojn.
  2. Allerseelen: Rakontatas la aspekto de la nova ejo kaj kartludo. Horak, responsulo pri duela skermado, ekigas rilaton kun la kelnerino Marie.
  3. Der Olymp: Oni renkontiĝas je Vaclavbude kun la societo Olymp; Hormayer, ano de la korporacio Thessalia Prag avertas Horak antaŭ infekto de la malsana Marie. La ofendita Horak alvokas Hormayer je duelo.
  4. Auf Mensur: Horak, kiu vere jam estas malfortigita pro infektiĝo, estas grave vundita.
  5. Die Geschichte von Tycho de Brahes Tod: Binder kaj aliaj vizitas Horak en la malsanulejo. Poste ili konsumegas alkoholaĵojn en tavernaĉo. Tiam fremdulo sidiĝas apud ili rakontonte pri la Prago de la 16-jarcento kaj la morto de Tycho Brahe. Tuj aperas li.
  6. Eine Fortsetzung: Kiam Binder estas survoje hejmen, la stranga fremdulo reaperas. Binder pensas ke temas pri Brahe mem - kaj vekiĝas poste en sia lito.
  7. Bilanz: Binder starigas la demandon ĉu temis pri la reala Brahe aŭ fantazia persono. Ĉiuokaze li meditas pri frazo de Brahe pri la volo de ĉiu nacio havi propran estontecon.
  8. Die Wollenden: Prage la novaĵo pri la abdiko de Badeni disvastiĝas: la germanaj studentoj kolektiĝas en gajeco antaŭ ol alfronti perforton de ĉeĥoj.
  9. Kräfte: Ribelego startis kaj oni indiĝiĝas pri ĉio germana.
  10. Fahnenwache: La korporacianoj supozas ke ĉeĥoj volas sturmpreni ilian klubejon kaj rekontiĝa tiuloke por gardado. Hejmenirante ili estas ofenditaj kaj savatas lastmomente antaŭ draŝo danke al apero de fremdulo simila al Brahe.
  11. Im entlegenen Winkel: Kvazaŭ ĉiuj germanaj studentoj forlasis Pragon; la meblaron kaj ĉiujn tradiciajn objektojn (rubandoj, flagoj, ĉapoj) ili transdonis al ŝufaristo por ke li konservu la aferojn.
  12. Die Insel: Oni informatas pri la ĉambro de studento membriĝanta al la korporacio Frankonia; en ĝi li havas plurajn dombestojn.
  13. Opfer: Horak, kiu restis Prage, aĉetas revolveron por memdefendo. Kiam li estas atencata fare de tri ĉeĥoj, li pafas al unu el ili.
  14. Kein Ende: Post la forpaso de la pafvundita, Horak estas arestita. Pro laŭleĝa memdefendo li estas liberigata. Li tamen mortas pli malfrue pro pneŭmonio.

Elementoj membiografiaj

[redakti | redakti fonton]

La rolo Binder estas Strobl mem, dum la klubo Frankonia ne tiel nomiĝis: ĉar tiunoma korporacio inter 1879 kaj 1921 estis neaktiva.[2] Ĝi ja reprezentas Corps Austria, la klubo kies membro estis Strobl ekde oktobro 1894.[3] Aŭtentika estas Abraham, aliaso por Sigmund Pick . La gastejestro Wenzel Zimmermann (en la romano Vaclav) havis sian knajpon en la strateto U milosdrnych n-ro 4, kun la nomo U zlateho krizku.[4] Malkonstruo de la ejo estis en 1910. Ĉiuj personoj enromanaj povas identiĝi. [5]

  • Abraham = Sigmund Pick, lombardisto kaj originalulo
  • Binder = Karl Hans Strobl, verkisto kaj juristo
  • Der Ĝibelline = Friedrich von Kunze (1876–1945), juĝisto
  • Gidi = Gideon Brecher (1873–1943), kuracisto en Olomouc
  • Groß = Alexander Großmann (*1873), studis arkitekturon
  • Horak = Viktor Hora (*1876), juĝisto en Moravská Třebová
  • Toni Illner = Anton Müller (1869–1945) , kuracisto en Oslavan
  • Kahl = Karl Kral (1877–1911), sekretario en Vieno
  • Neumann = Fritz Neumann , kuracisto kaj fabrikestro en Brunno
  • Nietsch = Fritz Nitsche
  • Mederer = Adolf Lederer (1874–1941), advokato en
  • Pohl = Johann Polak (*1874), konstruinĝeniero en Hohenelbe
  • Pinkas = Kneißl
  • Stiegl = Hans Siegl (*1877)
  • Vaclav = Wenzel Zimmermann , gastejestro en Prago
  • Dr. Waller = Ernst Walther, dentisto kaj urbestro de Teplice
  • Weiß = Carl Johannes Schwarz (*1874) , dramaturgo Prage kaj Berline, redaktisto Viene

Interpretoj

[redakti | redakti fonton]

La viena literaturkritikisto Hermann Bahr skribis en 1902 tre pozitivan recenzon pri ĉi romano.[6]. Kun aliaj [7] li interkonsentis ke temas pri la unua realisma romano pri studenta vivo estante for de pseŭdoromantismo hajdelberga. Tamen kelkaj ankaŭ ne ŝatis ĉi verkon.[8]. Egon Erwin Kisch laŭdis la fidindajn priskribojn de Strobl koncerne la lokalojn.[9] Max Brod nur kritiketas la unuflankecon de Strobl kaj bedaŭris ke li koncentriĝis pri la klientaro de Germana Universitato de Prago kaj naciemaj aspektoj.[10] Pli modernaj literaturhistoriistoj taksas la manieron de prezentado de Strobl iel prafaŝisma.[11], kiu verdikto ŝuldiĝas ankaŭ al antaŭparolo por noveldono el la 1941-a jaro (sed ne el la romano mem).

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Susanne Fritz: Die Entstehung des Prager Textes. Prager deutschsprachige Literatur von 1895 bis 1934. Thelem, Dresden 2005, ISBN 3-937672-32-X, (=Mitteleuropa-Studien, 8).
  • Paul Kisch: "Stoßt an, wir Prager und das alte Band! Zur Jubelfeier Karl Hans Strobls und seiner Vaclavbude". Che: Deutsche Hochschulwarte 6/1927, Heft 8 p. 98–100
  • Raimund Lang: "Der Dramaturg von Prag. Karl Hans Strobl als studentischer Dichter". Che: Frische/Becker: Zwischen Weltoffenheit und nationaler Verengung. Fünf Aufsätze. Studentengeschichtliche Vereinigung des CC, Herzogenaurach 2000, ISBN 3-930877-34-1, (=Historia academica, 39), p. 137 ss.
  • Marta Maschke: Der deutsch-tschechische Nationalitätenkonflikt in Böhmen und Mähren im Spiegel der Romane von Karl Hans Strobl. Berlin (disertacio) 2003.
  • Doris Multerer: Deutsch-tschechische Gegensätze in den Prager Studentenromanen Karls Hans Strobls. Wien (magistrighfaklaborajho) 1993.
  • Christian Oppermann: "Die Flamänder von Prag am Schipkapaß". Che: Einst und Jetzt. Jahrbuch des Vereins für corpsstudentische Geschichtsforschung 32/1987, p. 165–181.
  • Vera Schneider: Wachposten und Grenzgänger. Deutschsprachige Autoren in Prag und die öffentliche Herstellung nationaler Identität. Königshausen & Neumann, Würzburg 2009, ISBN 978-3-8260-3775-7, (Epistemata. Würzburger wissenschaftliche Schriften. Reihe Literaturwissenschaft, 631), (disertacio, Berlin 2007).
  • Walter G. Wieser: Der Prager deutsche Studentenroman in den ersten vier Jahrzehnten des 20. Jahrhunderts. Österreichische Gesellschaft zur Erforschung der Studentengeschichte, Wien 1994.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. raporto ĉe Prager Tagblatt (1.12.1897, p. 10)
  2. Ĝia nuna posteula klubo nomiĝas Corps Frankonia Prag kaj troviĝas en Saarbrücken.
  3. Walter G. Wieser: Der Prager deutsche Studentenroman, Wien 1994, p. 41 ss.
  4. Hartmut Binder: Prag - Literarische Spaziergänge durch die goldene Stadt, Stuttgart 1997, p. 186 ss.
  5. Jürgen Herrlein: "Karl Hans Strobl: Bekanntes und Unbekanntes aus seinem studentischen Leben und zur Vaclavbude", ĉe: Prag - Eine GDS-Dokumentation, Paderborn: GDS (Gesellschaft für Deutsche Studentengeschichte), 2009, p. 23 ss.
  6. Neues Wiener Tagblatt, 1902, p. 197
  7. A. H., ĉe: Deutsche Arbeit in Böhmen, 1 (1902), p. 877; K. v. Fritsch, ĉe: Beilage zur Allgemeinen Zeitung, München 1902, nr. 154; W. v. Wymetal, ĉe: Tageblätter aus Mähren und Schlesien, Brunno 1901/1902, p. 263
  8. Otto Johl, ĉe: Arbeiter-Zeitung, 1902, nr. 233; W. Fred, ĉe: Das literarische Echo, Berlin, 5 (1903/1903), kol. 1006
  9. "Alt-Prager Mensurlokale", ĉe: Deutsche Hochschulwarte, 1/1928, p. 1-5
  10. Streitbares Leben. Autobiographie 1884-1968, notoj: ero 2603, München 1969, p. 151
  11. Zeitschrift für deutsche Philologie, 108/ 1989, p. 209-214