Die Vorstadtkrokodile

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La "antaŭurbaj krokodiloj"
Originala titolo Die Vorstadtkrokodile
Produktadlando Flago-de-Germanio.svg Germanio
Originala lingvo germana
Kina aperdato 1977
Daŭro 88 minutoj
Kameraado Werner Kurz
Reĝisoro(j) Wolfgang Becker
Produktisto(j) [[Wolf-Dietrich Brücker
Monika Paetow]]
Scenaro Max von der Grün (laŭ lia libro)
Muziko Supertramp, Deep Purple, Rainbow, El Pasador, The Chambers Brothers, 20th Century, The Alan Parsons Project kaj aliaj
Ĉefrolantoj
  • La infana grupo "antaŭurbaj krokodiloj":
    • Birgit Komanns: Kurt Wolfermann
    • Rita Ramachers: Maria Weissmann, fratino de Olaf
    • Wolfgang Sieling: Olaf Weissmann, la grupestro
    • Heiner Beeker: Frank Steffenhagen
    • Thomas Bohnen: Hannes Burgsmüller
    • Ralf Buchholz: Rudolf Strehl
    • Heinz Bäther: Theo Bruns
    • Thomas Müller: Peter Stratman
    • Manfred Rudolph: Erich Budde
    • Holger Schneider: Otto Brinkmann
    • Josef Sieger: Willi Holtman
  • Eberhard Feik: s-ro Wolfermann, patro de Kurt
  • Wolfgang Grönebaum: patro de Hannes
  • Klaus Barner: patro de Frank kaj Egon
  • Anja M. Lücker: patrino de Frank kaj Egon
  • Marie-Luise Marjan: patrino de Hannes
  • Thomas Naumann: Karli, unu de la ŝtelistoj
  • Martin Semmelrogge: Egon Steffenhagen
  • Rosel Zech: s-ino Wolfermann, patrino de Kurt
  • Sandra Müller: eta fratino de Theo
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

Die Vorstadtkrokodile [di foaŝtatkrokodile] estas televida filmo el la jaro 1977. Temas pri la unua filma adapto de la infana romano Vorstadtkrokodile (1976) de Max von der Grün (1926–2005). La filmo televide unuafoje sendiĝis la 25-an de decembro 1977 en la multe atentata vespera programo, kaj ripetiĝis en du partoj la 3. kaj 4-an de januaro 1978 en la posttagmeza programo aparte atantata de infanoj.[1][2]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Vorstadtkrokodile.

La "antaŭurbaj krokodiloj" - germanlingve "Vorstadtkrokodile" - estas infana bando, kiu akceptas novajn membrojn nur post paso de danĝera ekzameno pri kuraĝo. Kiam la 10-jara knabo Hannes kadre de tia ekzameno glitas en vivdanĝerigan situacion, la ŝokitaj grupanoj fuĝas kaj nur la rapida ago de la handikapita knabo Kurt, kiu observis la ekzamenon pri kuraĝo kaj la akcidenton tra sia teleskopo kaj kiu vokas fajrobrigadon, savas lin. Pro la danĝera ago Hannes estas punata per malpermeso eliri el la familia loĝejo, per malpermeso rigardi televidon kaj per similaj pedagogiaj agoj, tiel ke en la sekvaj tagoj li havas multan tempon rigardi el la loĝejaj fenestroj kaj pensi pri la paralizita kaj rulseĝe moviĝanta samaĝulo Kurt, kiun li antaŭe neniam atentis. Li amikiĝas kun Kurt kaj ankaŭ volas membrigi lin en la infana grupo. La grupanoj komence ne pretas akcepti lin, ĝis ili ekscias ke li observis ŝteladon en la kvartalo. La grupanoj provas kaj sukcesas trovi la ŝtelintojn: Iom ili diskutas ĉu raporti la informon al la polico, ĉar unu el la ŝtelintoj estis Egon, la pli aĝa frato de grupano, sed fine ili tamen informas la policon kaj ricevas honorigan mondonacon.

Temoj[redakti | redakti fonton]

Senlaboreco kaj tendenco je ksenofobio[redakti | redakti fonton]

En la filmo la temo de senlaboreco respektive manko de salajrita laboro, grava en la romano, iom malpliatentatas. Max von la Grün en la romano skizas la sekvojn de senlaboreco je la familioj, kaj klarigas ke tio parte kaŭzas ian malŝaton al la familioj de ekstergermaniaj "gastlaboristoj", kiuj prenas la laborpostenojn kiuj perdiĝas al la familioj de lokuloj el la laborista socia tavolo.

Handikapeco[redakti | redakti fonton]

Kurt komence de la filmo estas traktata komplete malŝata kaj malakcepta fare de la laboristaj infanoj, kaj restus en tiu ekskludata pozicio se li ne hazarde instigintus la serĉon pri la ŝtelinoj. Li do devas plenumi specialan atingon por rajti je normala socia akceptiĝo. Ankaŭ iuj plenkresuloj rigardas lin kiel ĝena: ekzemplo estas la posedanto de minigolfejo, kiu volas malpermesi al Kurt la uzon de sia ejo, ĉar laŭdire la radoj de la rulseĝo ruinigus la grundon. Max von der Grün aparte volis elstarigi tiun diskriminacion de handikapuloj, kaj la filmo bone sukcesas pri tio. La verkisto en la filmo ne hezitas uzi drastajn bildojn por altiri la publikan atenton al la temo - aparte konatas sceno en kiu la handikapita knabo devas pisi kaj por tio la aliaj infanoj levas lin el la rulseĝo, kvankam tiu ago medicine malkorektetas.

Forta virina rolo[redakti | redakti fonton]

La knabino Maria havas fortan personecon. Sen ŝi Hannes ne sukcesus akceptigi la paralizitan knabon Kurt en la grupon. Ŝia forteco ankaŭ aspekte videblas: ŝi je longo de kapo pli altas ol la plej multaj grupaj knaboj. Kompare al ekzemple la timida patrino de Kurt, Maria agas samrajte kiel la knabaj samaĝuloj, estas same kuraĝa kaj senrespektema kiel la knabaj grupanoj.

La kineja publiko apenaŭ povis rimarki, ke la rolon de la paralizita knabo Kurt aktore plenumis knabino - nur en la intence ŝoka sceno en kiu Kurt pisu la aktorino estis anstataŭigita per knabo.

Filmaj lokoj[redakti | redakti fonton]

La loĝdomaj kaj strataj scenoj estis filmitaj en la urbopartoj Bracht kaj Brüggen de la urbo Viersen en okcidenta Germanio: Laŭ la romano la ejo devus esti Dortmund, sed oni konscie adaptis la lokon en la filmo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Die wilden Kinder. en la germanlingva gazeto Die Zeit, Nr. 53/1977
  2. Die Vorstadtkrokodile sendodatoj en la retejo fernsehserien.de