Die Welt als Wille und Vorstellung

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Die Welt als Wille und Vorstellung (eo: La mondo kiel volo kaj ideo) estas la ĉefverko aperinta en 1819 de la germana filozofo Arthur Schopenhauer (1788–1860).

La unua presaĵo (1819) de la verko aperis en la Bibliographisches Institut & F. A. Brockhaus je Lepsiko.

Verkstrukturo

La verko konsistas ekde la dua presaĵo de 1844 el du volumoj. La unua volumo enhavas la tekston de la unua presaĵo, ekipita nur per kelkaj etaj aldonoj, dum kiam la aneksaĵo – la kritiko de la filozofio de Kant – decide estis priverkita fare de la aŭtoro. La 1-a volumo estas subdividita en kvar libroj, en kiuj alterne estas rigardata la mondo kiel ideo kaj la mondo kiel volo. La dua, plimultpaĝa volumo, servas kiel kompletiga volumo de la unua.

La procedon, kunpreni la kompletigojn en aparta volumo, Schopenhauer kialigas en sia antaŭparolo per tio, ke etendiĝas 24 jaroj inter la apero de la unua kaj dua eldono. Kontraste al nova priverkado tiamaniere la evoluo estu observebla la pensadon de Schopenhauer.

La faka kaj la amaspublika akceptado de la traktaĵoj de Schopenhauer okazis nur tre malfrue, en la lastaj vivojaroj de Schopenhauer. En la antaŭparolo al la tria eldono (kompletigita per pluaj 136 paĝoj) Schopenhauer sin montras zorgoliberigita, tamen ankaŭ elĉerpita. Li montras sur pluajn aldonojn en la dua volumo de Parerga und Paralipomena, kiujn li aperigis sep jarojn post la apero de la dua eldono de Die Welt als Wille und Vorstellung: ...[ĝi] estus trovinta sian ĝustan lokon en ĉi tiuj volumoj: nur tiam mi devis loki ĝin, kie mi povis, ĉar estis tre dubinde, ĉu mi ĝisvivus ĉi tiun trian eldonon. La tria eldono aperis en 1859 – unu jaron antaŭ lia morto.

Enhavo

La ĉefverko de Schopenhauer estas subdividebla en kvar kampojn, kiuj pokaze estas objekto de la unuopaj libroj de la unua volumo de Die Welt als Wille und Vorstellung: sciteorio, metafiziko, estetiko kaj etiko.

Ĉefobjekto estas la supozo de Schopenhauer, ke la mondo estas unuflanke volo, aliaflanke ekzistas nur kiel nia ideo, kiel jam klaras el la titolo. Kiel ideo Schopenhauer komprenas la mensajn funkciojn, kiuj estas respondecaj por la modalo de la ekkono de ekkona viva estaĵo. Kiel volo Schopenhauer komprenas, inspirite de la orienta filozofio, kosman principon de la ekzisto, kiu estas respondeca por la individua ekzisto en la mondo kaj estas priskribebla inter alie kiel "blinda sencela impulso al la vivo". Por Schopenhauer homoj, bestoj, plantoj, same kiel ankaŭ ŝtonoj resp. ciuj formoj de materio, parto de ĉi tiu principo. Schopenhauer vidas en la principo de la volo la "aferon en si". Laŭ Schopenhauer nur en la mondo de la objektoj ekzistas individueco, varieco. La volo formas la unuecon, kiu ekzistas en la homo same kiel en la ŝtono samkvante.

Schopenhauer opinias, ke la individua ideo malhelpas nin, ekkoni la mondon kia ĝi estas - do la volon - en ĉio kaj ne nur en ni mem. Schopenhauer vidas en kompreno de la mondo, kiu nure estas perceptata kiel ideo, subjektive konsiderata de la individua volo, i.a. klarigon por miismo. En la neado de nia individua volo ekzistas elturniĝo el la mondo kiel nura ideo, per kiu ni povas ekkoni la saman volon kaj la saman suferon en ĉio. La metafiziko de Schopenhauer estas per tio lige ligita kun lia etiko. Eblecon de dumtempa voloneado prezentas laŭ Schopenhauer la arto.