Dieppe (Seine-Maritime)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dieppe (stacidomo).
Dieppe
Urbocentro
Urbocentro

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio
Regiono Normandio
Departemento Seine-Maritime (subprefektejo)
Arondismento Dieppe (ĉefurbo
Kantono Ĉefurbo de 2 kantonoj
INSEE kodo 76217 [+]
Poŝtkodo 76200
Kodo laŭ INSEE 76217
Retpaĝaro http://www.mairie-dieppe.fr/
Politiko
Urbestro S-ro Édouard Leveau
2001-2008
Demografio
Loĝantaro 34 653  (1999)
Loĝdenso 2 969 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 55′ N, 1° 5′ O49.9216666666671.0777777777778Koordinatoj: 49° 55′ N, 1° 5′ O
Alto De 0 al 94 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 11,67 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Dieppe
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Dieppe (Seine-Maritime) [+]
Information icon.svg
vdr

Dieppe [diep] estas franca komunumo lokita en la departemento Seine-Maritime kaj en la regiono Normandio. La urbo estas unu el la subprefektejoj de la departemento kaj havas proksimume 35 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Dieppois en la franca. La tuta urba areo tamen entenas pli ol 80 000 loĝantojn.

Dieppe estas haveno ĉe la Manika Markolo kaj famas pro siaj bongustaj konkaĵoj. Ekzistas ŝipnaveto el Dieppe ĝis Newhaven (Anglio). La urbo plie disponas popularan strandon da rulŝtonetoj, kastelon de la 15-a jarcento kaj du vizitindajn preĝejojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dieppe situas en la natura regiono Pays de Caux, en Normandio.

Dieppe

Historio[redakti | redakti fonton]

La Batalo de Dieppe okazis la 19-an de aŭgusto 1942 dum la Dua mondmilito. Tiam aliancanoj - 6.000 soldatoj precipe el Kanado - provis surbordiĝi ĉe strando de Dieppe. Dieppe estis tiutempe sub germana okupo. Mortis 907 kanadanoj kaj plurcent soldatoj de aliaj nacioj (britoj, usonanoj kaj germanoj) mortis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]