Batalo de Dieppe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detruitaj alteriĝboatoj, tankoj kaj mortintaj kanadaj soldatoj en Dieppe

La Batalo de Dieppe okazis la 19-an de aŭgusto 1942 dum la Dua Mondmilito. Tiam aliancanoj - 6.000 soldatoj precipe el Kanado - provis surbordiĝi ĉe strando de Dieppe. Dieppe estis tiutempe sub la germana okupacio de Francio.

Mortis 907 kanadanoj kaj plurcent soldatoj de aliaj nacioj (britoj, usonanoj kaj germanoj) mortis. La aliancanoj perdis plue 119 aviadilojn, kaptiĝis 2.000 soldatoj. El ĉ. 4.963 kanadanoj revenis 2.210, multaj vundite.

Resumo[redakti | redakti fonton]

La batalo estis entreprenita tro frue, nur por kontentigi postulon de Stalin kaj Franklin D. Roosevelt krei eŭropan fronton kontraŭ Tria Regno, kio estis antaŭvidita laŭ militista vidpunkto kune kun grandegaj perdoj, precipe flanke de kanadaj soldatoj.