Dietrich von Choltitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dietrich von Choltitz
Persona informo
Naskonomo Dietrich Hugo Hermann von Choltitz
Naskiĝo 9-an de novembro 1894 (1894-11-09)
en Łąka Prudnicka
Morto 5-an de novembro 1966 (1966-11-05) (71-jaraĝa)
en Baden-Baden
Mortokialo pulma emfizemo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia GermanioGermanio
Subskribo Dietrich von Choltitz
Parencoj Otto von Garnier
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Dietrich Hugo Hermann von Choltitz, kutime nur Dietrich von Choltitz (prononco laŭ sistemo IFA ˈdiːtʁɪç fɔn ˈkɔltɪts; naskiĝis la 9-an de novembro 1894, mortis la 5-an de novembro 1966), estis germana generalo. Populare konata kiel la Savanto de Parizo, li deĵoris en la armeo Wehrmacht de Nazia Germanio dum la 2-a mondmilito, same kiel servanta en la defenda armeo Reichswehr de la Vajmara Respubliko, kaj la Reĝa Saksa Armeo dum la 1-a mondmilito.

Naskita en aristokratan prusan familion kun longa historio de militservo, Choltitz aliĝis al la armeo en juna aĝo kaj spertis servon en la Okcidenta Fronto dum la Unua Mondmilito (1914–1918). Li ekstaris al la rango de Leutnant antaŭ la fino de la milito kaj estis aktiva en la intermilita periodo helpante Germanion rekonstrui siajn armetrupojn. En septembro 1939, dum la invado de Pollando komence de 2-a mondmilito, li deĵoris en suda armea grupo de Gerd von Rundstedt. En majo 1940, Choltitz partoprenis la Batalon de Roterdamo, farante aeran surteriĝon kaj kaptante iujn el la ĉefaj pontoj de la urbo.

Choltitz estas ĉefe memorita pro sia rolo kiel la lasta komandanto de Nazi-okupita Parizo en 1944, kiam li malobeis la ordonojn de Adolf Hitler detrui la grandurbon, kaj anstataŭe transcedis ĝin al liberfrancaj trupoj kiam ili envojaĝis la grandurbon la 25-an de aŭgusto. Choltitz poste asertis, ke lia spito al la rekta ordo de Hitlero devenas de sia evidenta milita vaneco, lia amo al la historio kaj kulturo de la franca ĉefurbo, kaj lia kredo, ke Hitler tiam fariĝis freneza.