Dikran Ĉuĥaĝjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dikran Ĉuĥaĝjan
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1837 (1837-01-01)
en Konstantinopolo
Morto 23-an de marto 1898 (1898-03-23) (61-jaraĝa)
en Izmiro
Tombo Izmiro
Ŝtataneco Otomana Imperio
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • muzikinstruisto • pianisto
Verkoj Arshak II
Leblebici Horhor Ağa
vdr

Dikran ĈUĤAĜJAN, literumita ankaŭ kiel Tigran Gevorki Chukhajian[1][2] (en armena Տիգրան Չուխաճեան,[3] turke Dikran Çuhacıyan; 1837 – 11a de Marto 1898) estis otomana armena komponisto kaj dirigento, kaj fondinto de la unua opera institucio en la Otomana Imperio.[4] Li estas konsiderata la unua operkomponisto en la historio de Turkio.[5]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ĉuĥaĝjan naskiĝis en Istanbulo. Li studis kun komponisto Gabriel Yeranian, poste en Milano. Kun aliaj armenaj intelektuloj de tiu periodo li luktis por la disvolvigo de la nacia armena kulturo, organizis armenajn muzikajn societojn, teatrojn, lernejojn, gazetojn kaj senpagajn koncertojn. En siaj verkoj, Ĉuĥaĝjan uzis la elementojn de eŭropaj muzikaj teknikoj kaj de armenaj popolmelodioj.[6] Li estas aŭtoro de pecoj por piano, kantoj kaj romancoj, verkoj por ĉambra kaj simfonia muziko, operoj ktp. Lia plej sukcesaj opero estis Leblebici hor-hor agha (1875), ĝi estis premierita en la Franca Teatro en Istanbulo, kaj estis tiom sukcesa ke dum la sezono ĝi estis ludita pli ol cent fojojn kaj eĉ dum la monato Ramadan ĝi estis ludita ĉiun nokton[7] (Zemire, 1890) ktp. En 1862, li ekpublikigis la armenan muzikgazeton Knar Hajkakan (Armena liro). Li mortis en Smirno (nuntempa İzmir). Ĉuĥaĝjan estis entombigita en la armena tombejo de İzmir.

Li kreis la unuan armenan operon, nome Arŝak la 2-a (1868, parte surscenejigita en 1873), bazita sur la historia figuro de la armena reĝo Arŝak la 2-a.[1] La partituro estis konsiderita perdita, sed estis malkovrita en 1942 kaj ludita en 1945 en reviziita versio en la Armenia Operejo de Erevano.[1] Arŝak la 2-a plue restis en la repertorio de la Operejo de Erevano. En 2001, ĝi estis surscenejigita en la Operejo de San Francisco.[8]

Ĉuĥaĝjan estas memorata ankaŭ kiel komponisto de tio kio eble estas la unua originala opero en turka, Arif'in Hilesi (La seniluziigo de Arif), bazita sur la verko de Nikolaj Gogol nome La Revizoro.[1] Tiu opero okazigis konflikton inter Ĉuĥaĝjan kaj Gullu Agop ĉu temas pri vodeviloopero. Ĝi estis prezentita en la teatro Gedikpaşa.[9]

Kelkaj komponoj[redakti | redakti fonton]

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • Arshak II (1868)
  • Arif'in Hilesi (1874)
  • Leblebidji Hor-Hor Agha (1875)
  • Zemire (1890)
  • Indiana (1897)

Verkoj por piano[redakti | redakti fonton]

  • Mouvement Perpetuel
  • Cascade de couz
  • Illusion
  • Apres La Gavotte
  • Deux Fantaisies Orientales
  • La Lyre Orientale, Laura
  • Rapelle-tois
  • Romans

Kaj multaj aliaj

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Sarkisyan 2001.
  2. Lia nomo estas foje transkribita 'Tigran Tchoukhajian' aŭ 'Dikran Tchouhadjian'.
  3. Klasika literumado de lia nomo en armena. En la reformita orthografio ĝi estas literumita Տիգրան Չուխաջյան
  4. (2003) A Short History of Opera. Columbia University Press. ISBN 978-0-231-11958-0.
  5. (1992) Cowden, Robert H.: Opera companies of the world : selected profiles. Nov-Jorko: Greenwood Press. ISBN 0313262209.
  6. Чухаджян Тигран Геворгович. Granda Sovetia Enciklopedio, alirita la 1an de Oktobro 2021.
  7. Karadağlı, Özgecan. From Empire to Republic: Western Art Music, Nationalism, and the Merging Mediation of Saygun’s Op. 26 Yunus Emre Oratorio. University of Alberta: Nepublikigita Doktoriga Disertacio, 2017.
  8. San Francisco Opera Performance Archive, alirita la 22an de Junio 2019.
  9. Karadağlı, Özgecan. Türkiye’ye Müzikli Sahne Sanatlarının Girişi Dikran Çuhacıyan Öncesi ve Sonrası. İstanbul: Unpublished Master's Thesis, 2003.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sarkisyan, Svetlana (2001). "Chukhajian, Tigran Gevorki". Grove Music Online. Oxford University Press. doi:10.1093/gmo/9781561592630.article.05728.(subscription required)
  • Karadagli, Ozgecan. “From Empire to Republic: Western Art Music, Nationalism, and the Merging Mediation of Saygun’s Op.26 Yunus Emre Oratorio.” University of Alberta Libraries, 2017. https://doi.org/10.7939/R3FQ9QK4S.
  • Karadagli, Ozgecan. 2003. “Türkiye’ye Müzikli Sahne Sanatlarının Girisi Dikran Çuhacıyan Öncesi ve Sonrasi. Istanbul : Unpublished Master's Thesis.