Dinastio Wettin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de la dinastio Wettin (albertida linio)

La dinastio Wettin [vetin] estis dinastio de germanaj margrafoj, princoj-elektistoj kaj reĝoj. Ili regis dum pli ol 800 jaroj en la teritorioj de la hodiaŭa federacia lando Saksujo ("Supra Saksio"), partoj de Turingujo kaj Luzacio. En la 18-a jarcento, du dinastianoj estis reĝoj kaj granddukoj de Pollando-Litovujo en 66 jarojn longa persona unio Saksujo-Pollando. La nomo devenas de la kastelo Wettin, germane Burg Wettin, en Wettin apud Halle. La familio Wettin estas unu el la plej aĝaj germanaj princaj familioj.

En 1032 ili fariĝis margrafoj de Luzacio, 1089 margrafoj de Meißen kaj 1423 princoj-elektistoj de Saksujo. En 1247, post la morto de Heinrich Raspe la 4-a, ili ankaŭ iĝis landgrafoj de landgrafujo Turingujo.

En 1845 okazis decido nomata la "Lepsika Divido", laŭ kiu la dinastio disiĝis en du branĉojn, la "albertidan" kaj la "ernestidan". La Lepsika Divido estas konsiderata la plej grava misdecido de la saksuja historio. Ĝi malfortigis la dinastion Wettin por pluraj postaj jarcentoj kaj ebligis la plifortiĝon de Brandenburgio-Prusujo anstataŭ Saksujo kiel regiona grandpotenco.

La pli aĝa "ernestida linio" perdis la princo-elektistan rangon en 1547 al la pli juna "albertida linio", sed plu havis siajn posedaĵojn en Turingio, kiujn la ernestidoj dividis inter si en plurajn "Ernestajn duklandojn". Unu el tiuj ernestidaj flanko-linioj, la dinastio Saksujo-Koburgo kaj Gotao, poste fariĝis gravega en Eŭropo, havanta inter siaj anoj reĝojn de Britio ekde 1901 ĝis nun (ekde 1917 alinomita al "Windsor"), de Belgujo ekde 1831, de Bulgarujo 1908-1946, kaj reĝaj edzoj de portugalaj kaj anglaj reĝinoj.

La pli juna "albertida linio" regis kiel reĝoj de Pollando-Litovujo 1697-1763 kaj de Saksio 1806-1918.

Regnoj regataj de dinastio Wettin

Albertida linio

Saksio:

Pollando-Litovio:

  • 1697-1763 reĝoj de Pollando kaj granddukoj de Litovujo

Ernestida linio

"Ernestaj duklandoj": (nekompleta listo)

Eksteraj ligiloj