Diskuto:Racibórz

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Prononco[redakti fonton]

Saluton, Mi pensas ke la prononco tie ĉi estas nekorekta, ĉar:

  • rz pole prononcas [ž], en la fino de la vorto prononcas [š] (kiel ŝ esperanta)
  • ó pola prononcas [u], kiel u esperanta

Mi korektas,--V. (vortoj kaj aferoj) 13:50, 14. Aŭg 2009 (UTC) 13:42, 14. Aŭg 2009 (UTC)

Naciisma propagando[redakti fonton]

Kiel bedaŭrinde multaj artikoloj en la esperantlingva vikipedio, tiu ĉi teksto en sia nuna stato estas parte suferanta pro pola naciismo, kvankam Esperanto laŭfunkcie ne estas propagandilo de pola naciismo, sed laŭ ideo ne nacia kaj malnaciisma lingvo. Ekzemplo estas la frazo

"Post prusia-aŭstria milito je Silezio (provinco de Pollando), Racibórz estis en duono de 18-a jarcento donita en Reĝlando Prusia."

La frazo celas la prusian-aŭstrian militon de 1740-1742, kaj priskribas la staton de la jaro 1742, sed la interna ligilo Silezio (provinco de Pollando) signas administran unuon de 1999, kreitan per kunigo de tri antaŭaj vojevodioj de la ŝtato Pollando de post 1990 kaj origine de la Pola Popola Respubliko komuniste starigita en 1945. La prusia-aŭstria milito de 1740-1742 tutklare ne rilatas al la starigo de komunista Pola Popola Respubliko en tute novaj ŝtataj limoj laŭ la interesoj de Stalin en 1945 kaj al administra unuo kiu ankoraŭ duonjarcenton poste kreiĝis en 1999.

Mallonge:

"18-a jarcento" ≠ "20-a jarcento"

Lacigas ripete kaj ripete devi korekti tiajn naciismajn malĝustaĵojn kaj malsaĝaĵojn, kaj laŭ mi tia naciisma propagando en Esperanto malpurigas la tutan esencon de la internacia lingvo. Do mi alvokas ĉiujn, patriotajn polojn, polajn SAT-membrojn kaj ĉiujn aliajn homaranojn, al daŭre kritika neŭtralemo kaj malnaciismo en vortumado de esperantlingvaj vikipediaj tekstoj. ThomasPusch (diskuto) 18:17, 5 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

"Subpremo de poloj en la 1880-aj jaroj"[redakti fonton]

Alia ekzemplo de trosimpligo estas la frazoj:

"Poloj ekloĝis precipe en ĉirkaŭaj vilaĝoj. En la urbo mem dominis germanoj. Rilatoj inter ambaŭ nacioj evoluis en harmoniigo ĝis la tempo de Kulturkampf, te. ĝis la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento."

La "Kulturkampf" (vidu la ankoraŭ ĝerman artikolon kulturbatalo) estis konflikto de la luterana ŝtato Prusio kiu pro imperiisma pligrandiĝo aneksis pli kaj pli da germanlingvaj regionoj loĝataj grandparte per katolikoj, kiu en 1871 transformiĝis al nova "Germana Regno", sed volis teni sian ŝtatan luteranecon. En la 1880-aj jaroj leĝoj decidis antaŭenpuŝi la politikan luteranigon de la historie katolikaj regionoj, malpermesi katolikajn kirkojn, katolikajn lernejojn, infanĝardenojn, malsanulejojn, maljunulejojn... La katolikoj aparte en la germanaj provincoj Silezio, Eichsfeld (en nuna Turingio/suda Malsupra Saksio), Rejnlando, Vestfalio, Emslando kaj la suda parto de Oldenburgio, sed ene de la Germana Regno de 1871 ankaŭ en la forte katolika libera subŝtato Bavario kaj malpli amase ankaŭ en multaj aliaj regionoj amplekse protestis kontraŭ tiu diskriminacio kaj subpremo. Do temis pri konflikto de luteranaj regantoj kontraŭ katolikaj regatoj, tute ne pri nacioj. La frazo "Rilatoj inter ambaŭ nacioj evoluis en harmoniigo ĝis la tempo de Kulturkampf" tamen supozigas ke aŭtomate ĉiuj katolikoj en Silezio estis poloj kaj inverse ĉiuj poloj estas katolikoj, dum ĉiuj germanoj devas esti luteranoj. Mi ne volas juĝi pri la kredo de la pollingva malplimulto en la vilaĝoj ĉirkaŭ la tiam germanlingva urbo Ratibor, kvankam mi konas familiajn historiojn de polaj judoj inter la kompare malmultaj poloj de Silezio. Tutklare tamen mi grandkvante konas la historiojn de familioj de multaj germanlingvaj katolikoj kaj iom malpli multaj germanlingvaj judoj en Silezio, kaj absolute certas ke la plejparte germanaj loĝintoj de Silezio ĝis 1945 neniel estis nur luteranoj. La Kulturkampf simple tute ne temis pri germana plimulto kaj subpremata pola malplimulto, sed temis pri maljusta subpremo de ĉiuj katolikoj, tutegale ĉu estis lokaj germanlingvanoj de historie katolikaj regionoj aŭ ĉu diasporoj de francaj katolikoj en Loreno, de litovaj katolikoj ĉe la limoj de Orienta Prusio aŭ de polaj katolikoj ĉe la limoj de Silezio.

Mallonge:

"katolika" ne nepre estas "pola"

ThomasPusch (diskuto) 10:03, 6 jan. 2017 (UTC)[Respondi]