Saltu al enhavo

Diskuto:Ĉikago

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dum la lastaj du jaroj en multaj opiniesploroj plifirmiĝis la regulo "multajn jarojn ruĝaj ligiloj, pri kiuj evidente neniu esperantisto havas sufiĉan energion krei detalajn artikolojn, iĝu simpla teksto". Tio probable en tiu ĉi teksto validas por pluraj netuŝitaj ruĝaj ligiloj. Aŭ ĉu vere iu loka patrioto ardas verki unuopajn esperantlingvajn artikolojn pri la temoj urbestro de Ĉikago (Mayor of Chicago), Urba Konsilio de Ĉikago (Chicago City Council) konsistas el 50 konsilianoj (aldermanalderwoman), kiuj reprezentas la 50 elektajn distriktojn (wards) de la urbo, Urbodomo de Ĉikago (Chicago City Hall) kaj urba registaro de Ĉikago (City of Chicago Government), situante apud la konstruaĵoj Richard J. Daley Center kaj James R. Thompson Center, Home Insurance Building, John Hancock Center kaj Jay Pritzker Pavilion en Millennium Park, arkitektitaj de Frank Gehry?? Se jes, tiam ne atendu tro longe ĉar plej malfrue post pliaj tri monatoj la ligiloj estos simpla teksto. Kvankam tio neniel bemsu la kreadon de paĝo: se estos nova artikolo kaj oni serĉas la temon en aliaj paĝoj, per unu klako oni povas transformi la nomon al interna ligilo, tiam blua kaj funkcianta. ThomasPusch (diskuto) 19:42, 2 jul. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton. Pri kiuj opiniesploroj temas? Arbarulo (diskuto) 14:30, 5 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
@Arbarulo: Estis pluraj diskutoj kaj opiniesploroj en konkretaj artikolaj diskutpaĝoj kaj ankaŭ en Vikipedio:Diskutejo pri la temo de tio ke iuj esperanto-parolantoj aŭ neesperantistoj simple aldonas ruĝajn ligilojn en atendo ke "la aliaj devas krei tekstojn pri ĉiuj tiuj temoj". Oni evidente ne sisteme arkivigis tiujn sondadojn. Ŝajnas al mi, ke iuj uzantoj ne aparte komentis pri ili ĉar la argumentoj ŝajnis neevidentaj, sed kompreneble ankaŭ ne ĉiuj uzantoj daŭre sekvas la diskutojn en Vikipedio:Diskutejo, kaj neniam organiziĝis oficiala voĉdono, nur sondado. Mi ĵus trovis rezulton de januaro 2023 en la Administrejo de Vikipedio:Diskutejo, ke senprobleme eblas teknike forigi ruĝajn ligilojn, kiuj estis ruĝaj dum monato (kvankam oni praktike ĝis nun nur aplikis forigon de tiaj internaj ligiloj al ruĝaj ligiloj, kiuj estis senŝanĝe ruĝaj dum multaj jaroj, parte pli ol jardeko). Mi memoras ke estis pliaj similaj sondadoj en aliaj lokoj, en kiuj opiniis por forigo de tiaj ruĝaj ligiloj ankaŭ aliaj uzantoj, sed domaĝus al mi se mi nun investus horojn por retrovi tiujn pliajn sondadojn. Se montriĝas serioza opono al tia reduktemo de inundo da ruĝaj ligiloj, oni povos ankoraŭ remalfermi la temon kaj kolekti pliajn voĉojn, sed ĝis nun en la Administrejo de Vikipedio:Diskutejo ĉiuj kiuj esprimiĝis plene konsentis, kaj nekonata nombro da pliaj homoj kiuj nur vidis la diskuton konsente ne esprimiĝis ĉar jam aliaj homoj faris tion. ThomasPusch (diskuto) 07:05, 12 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi serioze oponas amasan malfaron de ruĝaj ligiloj, kaj diskutos pri tio ĉe Vikipedio:Diskutejo aŭ ie ajn alie se necesos. Eble oni ĝis nun ne rimarkis, ke la angla [1] [2], la franca [3], kaj verŝajne aliaj vikipedioj havas tute alian politikon. Mi pensas, ke ĝi estas pli bona politiko, kaj eĉ nia propra versio iagrade apogas ĝin: [4]. Se oni volas apartiĝi de la normoj de aliaj vikipedioj, oni almenaŭ devas ne trakti la aferon kiel evidentaĵon.
La diskuto, kiun vi citas, ŝajnas esti pri la aparta temo de ruĝaj ligiloj en listo, kiu ne celis esti kompleta listo. Nomo en tia listo verŝajne havas neniun utilon krom la eblo ligi ĝin al artikolo. Mi ne kontraŭas se oni forigas la nomon, do ankaŭ la ruĝan ligilon en tiaj okazoj. Arbarulo (diskuto) 00:30, 15 jul. 2024 (UTC)[Respondi]