Diskuto:Aline Boulet

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne komprenas, kial ne akcepti ŝian peton (peton de esperantisto, pri kiu temas la artikolo) kaj forigi tiun frazon pri la edzo? Aliflanke mankas fontoj por tio.Narvalo (diskuto) 22:29, 18 feb. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton, mi samopinias: la mencio de la afero ne estas tiel grava, ke oni ne respektu la peton. Fakte ja ne temas pri "famega" persono (ministroj, prezidentoj ktp.) pri kiuj ekzistas gxenerala intereso de la publiko. Tio estas la homa flanko.
Krome: La Vikimedia Fondajxo subtenas la vidpunkton, ke informoj pri vivantaj personoj devas esti redaktataj tre skrupule. Necesus fontindiko. Narvalo tute pravas pri tio. Ziko (diskuto) 11:49, 19 feb. 2018 (UTC)[Respondi]
Ja tio estas bona argumento. Forigi informon pro "petoj" ne estas neuxtrala afero. Se jes, ni devus akcepti petojn de Ŝtatoj forigi informon (memoru ke Vikipedio estas blokita en Turkio precipe pro ne akcepti tian peton). Esperantisto aŭ ne tio ne gravas. Sed ja gravas havi fontojn, do se neniu aldonas referencon pri tio, ja forigeblas. Ne pro la peto, sed por la fontoj. --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 14:48, 19 feb. 2018 (UTC)[Respondi]
La demando ne estas cxu eisto aux ne-eisto, sed cxu la persono estas tiel ekz. influhava al politiko aux socio, kaj cxu la informo estas tiel necesa por la homaro. Temas esence pri privata persono. Ziko (diskuto) 05:24, 20 feb. 2018 (UTC)[Respondi]

Eraro pri morto!?[redakti fonton]

La indikita referenco temas pri iu Aline Boulet kiu mortis kun 88 jaroj - kredeble alia persono kun sama nomo! - Sincere Moldur (diskuto) 15:58, 20 feb. 2018 (UTC)[Respondi]

Jes, kredeble. --Dominik (diskuto) 16:40, 20 feb. 2018 (UTC)[Respondi]