Diskuto:Baseno Kaŝino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Baseno Cașin)

Diversaj artikoloj pri la sama afero[redakti fonton]

Jen

Sj1mor (diskuto) 07:29, 25 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi proponas, ke ni kunigu la tri artikolojn, kvankam parte la informoj malsamas. Tamen devus esti la sama temo, ĉar la menciita rumana nomo estas la sama kaj eĉ la sama IPulo kaj uzantoj komence okupiĝis pri ĝi. Prefere la kunigon faru lertulo pri tiaj agoj. Sed unue ni devus decidi pri la konservenda titolo. Ĉu bone? - Amike Tlustulimu (diskuto) 16:33, 29 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Krome ŝajnas al mi, ke la tria artikolo kun "de" en la titolo estu forĵetata. Do, mi kopios nun la diskuton al unu el la kunigendaj artikoloj. - Amike Tlustulimu (diskuto) 16:42, 29 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Kopiita el Diskuto:Baseno de Kaŝino. Ni daŭrigu sub mia indiko pri la kopio. --Tlustulimu (diskuto) 16:44, 29 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Rigardante en la artikolajn historiojn, mi supozas, ke la forpasinta komenca verkinto de la artikoloj havis problemon pri la taŭga titolo kaj eble eĉ malfacilaĵojn ion ŝanĝi je ĝi. Tio almenaŭ klarigus, kial estas tri versioj. Mi preferus konservi la titolon "Baseno Kaŝino", ĉar ĝi estas esperantlingva. - Tamen ni ja povus alinomi "Baseno Cașin" al "Baseno Kaŝino", por savi la intervikiajn ligilojn. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:04, 29 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
@Sj1mor kaj Tlustulimu: Kompreneble Por Por: kunigo. Mi subtenas grandanime preferi konservi la titolon "Baseno Kaŝino", kvankam ne estas indikita ekstera referenco pri la esperanta formo kaj ankaŭ mi ne tuj havas tian. Sed Kaŝino simple pli praktikas por esperanta teksto ol la (almenaŭ al mi plene nekonata) nomo "Cașin". Tri poraj voĉoj vere sufiĉas por efektivigi la kunigon: ĉu unu el vi pretas fari tion? ThomasPusch (diskuto) 20:02, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
PS: Cetere ekzistas {{Komunumoj de distrikto Bacău}} kun ligilo Cașin, kiu evidente estas nomo de administra komunumo kaj nun iom trompe plugvidas al la basena paĝo. Mi proponas forigi la alidirektigon, tiel ke la ligilo pri la komunumo Cașin estu sincere ruĝa, kaj ankaŭ tuj faras tion. ThomasPusch (diskuto) 20:08, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
PPS: La problemon pri la misa ligilo, kiu misgvide bluigis ruĝan ligilon, jam eblas forgesi, ĉar mi jam faris miniatutan ĝermon pri la komunumo - do la ligilo Cașin nun vere bluas, ne trompe.ThomasPusch (diskuto) 06:14, 10 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Saluton, @Sj1mor kaj ThomasPusch:. Ĉu mi nun realigu la kunigon sub la titolo "Baseno Kaŝino", sed surbaze de Baseno Cașin? Ĉu la tria Baseno de Kaŝino simple fariĝu alidirektilo? - Sed kiel ni traktu la ĉapitron "Gravaj personoj" en la nuna versio de "Baseno Kaŝino"? En ĝi ja estas iuj demandosignoj. Eble ja Zetey ial ne estis certa, ĉu la ulo vere estu menciata. Sed ne plu eblas demandi lin, ĉar li ja forpasis. - Amike Tlustulimu (diskuto) 10:24, 10 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Pardonu sed mi ne scias respondi. Faru laŭ via kompreno. Amike Sj1mor (diskuto) 10:37, 10 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi supozas ke Zetey ne dubis pri la menciindeco, sed nur pri detaloj. Ekzemple ĉe Pál László oni tiam ne certe sciis naskiĝlokon kaj -daton. Poste en vikidatumoj oni konfirmis la lokon, sed metis la daton je malkonkreta datumo "1670-aj jaroj", kiu e-lingve rezultas fuŝan pseŭdodaton "1669-11-30". Sed per la vikidatuma referenco de pim.hu eblas scii ke laŭ tiu datumaro la jaro estas 1675 (probable "1675 k." signifas "1675 körül", kio signifas ĉirkaŭ, sed meti indikon "ĉirkaŭ 1675" kun la referenco ĉiukaze pli bonas ol simpla demandosigno). Pri la manka jarindiko pri la libro de Magyar Zoltán same. Nun ĉiuj demandoj estas for, aŭ ĉu ne? ThomasPusch (diskuto) 11:24, 10 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Daŭre mi en la traduko de unua libro ne vere scias, pri kiu aludas la vorto Csinód. Mi trovis hungaran poeton de nomo Csinódi (jen la patro), kiu naskiĝis nur en 2001, kaj mi dubas ke la libro de 2009 jam temis pri poemoj de la tiam maksimume 8-jarulo. Supozeble estas iu geografia indiko, eble la vilaĝeto Csinód, sed ĉiukaze eblas lasi la nomon sen klarigo nacilingve - ja nur temas pri traduko de libro kies tekston ĉiukaze komprenos nur hungarlingvanoj... ThomasPusch (diskuto) 11:50, 10 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton, @Sj1mor kaj ThomasPusch: Mi ĵus kunigis la artikolajn enhavojn, alinomis "Baseno Cașin" al Baseno Kaŝino, aldonis informon pri simile titolitaj artikoloj kaj ŝanĝis Baseno de Kaŝino‎ al alidirektilo. Nun povos okazi kutimaj aldonoj. - Amike Tlustulimu (diskuto) 08:46, 16 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Se nun ankoraŭ io mankas el la malnova artikolo "Baseno Kaŝino‎", tion devus aldoni administranto pro la forigo. Tlustulimu (diskuto) 08:47, 16 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ne pensas ke io mankas el la malnova artikolo. Dankon pro la kunigo! Ankoraŭ tiom da miloj da artikoloj pri specifaj temoj en Rumanio atendas similan limigitan redaktan atenton... Estas vere imprese, kiam iu vikipediano investis multegan tempon en priskribo de iu geografia regiono kaj tiam subite mortas: kvankam la tekstoj de Zetey meze de la 2010-aj jaroj estis tute sobre faritaj, ne estis esoteraj kaj ekscentraj kiel tiuj de Ludovica, tamen ili ankoraŭ bezonas teknikan prizorgadon... ThomasPusch (diskuto) 09:09, 16 apr. 2024 (UTC)[Respondi]