Diskuto:Feminismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Mi scias ke ĉi vorto jam havas tradicion Esperante, sed ĉu ne pli logikus femalismo, analoge al masklismo? "Femino" ja signifas nenion (aspektas kiel kunfandita "femalo+ino"). Bab 11:07, 12. Maj 2005 (UTC)

Jes ja femino ne ekzistas en Esperanto, la nura ĝusta vorto estu "virinismo", simple kaj logike! (Eliott)
Fakte, la radiko femin/o nun ekzistas en NPIV (Vd http://vortaro.net#femino) kiel sinonimo pri virino, same kiel feminismo, kiu ankaŭ ekzistas, rilatas al la temo de l'atikolo kaj konsideratas, kiel Elliot skribis, sinomimo pri virinismo. Estas interrnacia vorto, kiel aparanta en la angla lingvo per la uzata termino feminism, samekiel feminismo en la hispana. DidCORN (diskuto) 11:07, 18 mar. 2020 (UTC)

Lesbiano (nun: Samseksemulino)[redakti fonton]

2 novembro 2016. Sub "Vidu ankaŭ" estas skribite Lesbiano (nun: Samseksemulino).

WarddeKock forigis tion kaj skribis pri tio: "Mi forigis "Lesbiano"-n sub "Vidu ankaŭ", ĉar feminismo estas socia teorio kaj politika movado, kaj lesbiano estas virino samseksema, do tute senrilata. Ankaŭ "lesbiano" ne estas vorto, estus samseksemulino, lesbanino aŭ lesbo."

Kani nuligis la redakto kaj respondis: "Saluton. Mi remetis Samseksemulino, ĉar ja estas ia rilato inter la feminisma movado kaj diversaj movadoj kaj asocioj de samseksemulinoj. Kompreneble tia rilato povus esti klarigata en la redakto sed ĝi ankoraŭ ne faritas. La rubriko Vidu ankaŭ utilas ne nur por internaj fakoj sed ankaŭ por konceptoj iel rilataj."

Samseksemulino nune estas la nura nepolitika koncepto de la 'Vidu ankaŭ'.

--Uzanto:Warddekock (diskuto) 23:41, 2 nov. 2016 (UTC)

Mi kreis artikolon lesbana feminismo, kiu ja estas afero iom aparta de populara feminismo. Jan sewi (diskuto) 10:56, 4 nov. 2016 (UTC)