Diskuto:Gvarania lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tupia (Abenhenhenga) ne estas formo de Gvarania, sed pra-lingvo, same kiel la latina estas pra-lingvo de la franca, la portugala, la hispana, ktp. Krom la Gvarania el la tupia estas ankaŭ parolataj la Nheengatú kaj la Kaapora en nordo de Brazilo. En Nordoriento, oni intencis revivigi la pra-tupian en vilaĝo apud Baia da Traição, sed mi dubas pri la efikon ĉar oni preferis la pra-formon ol la moderna formo. vikipediisto:Roberto la 7-an de januaro 2005

Aldonoj de 20120928[redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Guaraní en germana  Vikipedio kaj Guaranišćina en suprasoraba  Vikipedio.

Morfologio[redakti fonton]

Efektive la litova artikolo havas relative detalan ĉapitron pri la morfologio de la gvarania. Jen traduko, kun aldono de duonfrazo:

En la gvarania lingvo, novaj vortaj signifoj kreiĝas per kunmeto de vortoj aŭ vorteroj, kompreneble ne ekzakte kiel en Esperanto, sed en simila kvanto: ekzemple la vorto "alfabeto" aŭ "aboco" en la gvarania estas achegety - el tio a, che kaj ge estas la unuaj tri literoj de la gvarania alfabeto, kaj te signifas grupon, kunmetaĵon aŭ aron. Tiel ankaŭ kreiĝas kunmetaĵoj el du vortoj, ekzemple mba'e guasu signifas "mirinda" (laŭvorte: "io granda"), aŭ tava guasu signifas "ĉefurbo" (laŭvorte "urbo granda"). La vorto por la gvarania lingvo, avañe'ẽ, signifas "homa lingvo" kaj la vorto por la hispana lingvo, karaiñe'ẽ, havas la signifon "sinjora lingvo". Nur hezite nun pli kaj pli ekuziĝas la ekvivalentoj guarani ñe'ẽ kaj epaña ñe'ẽ. La gvarania origine nur havis numeralojn por la nombroj unu ĝis kvin, tial la restaj nombroj kunmetiĝas morfologie, per antaŭmeto de afiksoj, kiel po (kvin) + mbohapy (tri) = poapy (ok). La nomoj de monatoj kreiĝas per la sama principo: jasy (monato) + peteĩ (unu) = jasyteĩ (januaro).

Kontraste al la litova, kiu elstarigis vorterojn per ruĝa kaj blua koloroj, mi uzis oranĝan kaj verdan kolorojn, por eviti misimpreson de mankaj aŭ ekzistantaj vikipediaj ligiloj. Laŭ peto de Tlustulimu kaj laŭ la ŝablono "redaktata" mi ne tuj enmetas la ĉapitron en la artikolon, sed lasas ĝin ĉi-tie, sed kompreneble la teksto disponeblas laŭ la permesilo krea komunaĵo 3.0 kaj estas por enplekto en la artikolon.

ThomasPusch (diskuto) 18:54, 24 Okt. 2012 (UTC)

Dankon, Thomas, pro via traduko. Sed kial vi ŝanĝis originan guasu al ĉitiea gouche? Via ideo pri la koloroj estas bona. --Tlustulimu (diskuto) 09:18, 25 Okt. 2012 (UTC)
Simpla fuŝo: Mi scivoleme provis meti la litovan tekston al la tradukilo de guglo, ricevis senesperan literosalaton (eblas provi mem...)., kaj tiam sen helpo ektradukis persone - sed ŝajne mi misatente tamen transprenis duonfrazon el la mislitersalato, kaj traformigis ĝin al vera traduko: la vorto "gouache" anstataŭ "guasu" ĉiukaze estas parto de la gugla misrezulto... Plia eraro laŭ mi ne enŝteliĝis: dankon ke vi trovis tiun-ĉi, mi simple preteratentis. ThomasPusch (diskuto) 10:27, 25 Okt. 2012 (UTC)
Mi ne tre ŝatas aŭtomatajn tradukilojn kaj tial ne uzas ilin.
Intertempe mi jam tradukis vian tradukaĵon en la sorabajn lingvojn kaj aldonis tion al la artikoloj en la koncernaj vikipedioj: hsb:Guaranišćina kaj dsb:Guaranišćina.
Kion signifas la gramatikaj terminoj sub Visi laikai ir jų galūnės: en la ĉapitro Laikai, kiel ekzemple Esamasis? --Tlustulimu (diskuto) 13:48, 25 Okt. 2012 (UTC)

Kategorio[redakti fonton]

En la artikolo gvarania alfabeto antaŭvidatas kategorio "gvarania lingvo", ankoraŭ ne kreita. Post kreo de ĝi, mi kuraĝas aldoni ankaŭ tiun-ĉi artikolon al la nova kategorio, ĉar redakte tio estas nur malgranda ago. -- ThomasPusch (diskuto) 19:02, 24 Okt. 2012 (UTC)

Bona ideo, Thomas. Mi ĵus aranĝis la koncernajn kategoriojn en la sorabaj vikipedioj. --Tlustulimu (diskuto) 13:49, 25 Okt. 2012 (UTC)


Akademio de la Gvarania Lingvo[redakti fonton]

En la teksto aperas anglalingva traduko de la nomo de la Akademio. Ĝi devas esti tradukita en Esperanton: Akademio de la Gvarania Lingvo. Ivanĉjo (Brazilo), 07 Sept. 2022, 20h15min (UTC)

Vortaro en la interreto[redakti fonton]

Saluton. Mi hodiaŭ hazarde trovis interretan vortaron pri la gvarania lingvo. Jen ligilo Dictionary - GuaraniAyvuWeb. Ĉu tia ligilo eble eĉ povus esti aldonata al la artikolo? - Amike Tlustulimu (diskuto) 12:09, 21 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Baza vortolisto en Vikivortaro[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus retrovis bazan vortoliston en la angla Vikivortaro. Jen ligilo wiktionary:en:Appendix:Paraguayan Guaraní basic vocabulary. Tlustulimu (diskuto) 18:49, 23 mar. 2024 (UTC)[Respondi]