Diskuto:Hämeenlinna

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Kanta-Häme mi legas, ke ĝi estas unu el 20 provincoj, kiu apartenas al gubernio Suda Finnlando. Petr Tomasovsky 14:46, 1 Feb. 2012 (UTC)

Mi ne dubas, ke vi tiel legas, sed ĉiuj gubernioj (lääni) estis malfonditaj fine de 2009, kiam oni reformis la ŝtatan regionan administran sistemon. Restas multo malaktuala en Vikipedio, sed la paĝo Provincoj de Finnlando proksimume ĝuste priskribas la ĉefajn administrajn distriktojn super la loka (komunuma aŭ municipa) nivelo. --Surfo 17:08, 1 Feb. 2012 (UTC)
Se tio estas tiel, mi aldonis la eksan gubernion al la parametro historia regiono. Sed, mi ne komprenas, kial iu ne korektis tion en la konkretaj paĝoj, se la administra ŝanĝo okazis jam en ŝanĝo de la jaroj 2009/2010. Petr Tomasovsky 18:58, 1 Feb. 2012 (UTC)
Mi ne komprenas, kial vi, Surfo, nuligis lastan ŝanĝon. Mi komprenis, ke ĝi ne estas aktuala gubernio, tial ĝi do devas esti historia regiono. Sed vidante, ke ĝi estas eĉ ne historia regiono, mi devas demandi: Kio do estas Suda Finnlando? Ĉu forigenda paĝo el Vikipedio? Petr Tomasovsky 19:18, 1 Feb. 2012 (UTC)
Mi ne scias, kiu faris la strukturon de la informkesto kaj kiel li aŭ ŝi difinis la terminon "historia regiono", sed mi agas laŭ normala kompreno pri la esprimo kaj forigas vian ŝanĝon. --Surfo 19:22, 1 Feb. 2012 (UTC)

Ĉu mi komencu reciproke postuli forigon de artikoloj, kiuj enhavas ion malaktualan pri via lando? --Surfo 19:24, 1 Feb. 2012 (UTC)

Se vi volas, trankvile komencu. Mi ne kontraŭos. Petr Tomasovsky 19:31, 1 Feb. 2012 (UTC)
Skribu klare do, kio ĝi estas. Petr Tomasovsky 19:24, 1 Feb. 2012 (UTC)
Vi povis korekti la informkeston, ĉiokaze geokeston, sed vi simple forigis la indikon nur pro via nekono. Petr Tomasovsky 19:33, 1 Feb. 2012 (UTC)
Skribu klare do, kio ĝi estas. Petr Tomasovsky 19:24, 1 Feb. 2012 (UTC)

Por via informo: Suda Finnlando estas eksa ŝtat-administra distrikto, kiu ekzistis de 1997 ĝis 2009. Se historia regiono havas ian racian signifoj, la ĝusta enskribo tie estas "Häme", kiu jam estas indikita. Estas multaj malaktualaĵoj kaj misaj ligiloj en la artikoloj pri Finnlando kaj pri multego alia en Vikipedio. Kial vi miras? Mi pensis, ke vi jam konas la kvaliton de Vikipedio. --Surfo 19:39, 1 Feb. 2012 (UTC)

Kio estas Suda Finnlando, mi legis tie. Sed mi ne komprenas, se vi sciis pri tio, kial vi ne korektis tion tie. Ĉu vi atendas, kiam iu poste aldonos neaktualan informon, tiam vi venos kaj ĝentile vi forigos la metitan informon anstataŭ korekti ĝin? Se vi ne komprenas la funkciadon de geokesto, vi ankaŭ povis demandi min kaj peti korekton. Sed vi faris nenion el tio. Petr Tomasovsky 19:46, 1 Feb. 2012 (UTC)

Bone, mi rezignas. Mi intencis skribi artikolon pri la sola provinca ĉefurbo, kiu ankoraŭ ne havis tian en Vikipedio kaj ne antaŭvidis, ke via moŝto havas superajn sciojn pri la afero. Bonvolu plu fantazii kaj geokesti. Kaj ne forgesu uzi precipe la fidindan Vikipedion kiel vian ĉefan fonton. Bonan fabelumadon! --Surfo 21:03, 1 Feb. 2012 (UTC)

La "geokesto" estas nefidinda[redakti fonton]

La informoj en la "geokesto" estas parte eraraj kaj misgvidaj, ĉar Vikipediisto Tomasovsky insistas ŝanĝi ĝin laŭ sia plaĉo, ne laŭ faktoj. Ĝi aŭtomate kalkulas malĝuste (almenaŭ por lando kiel Finnlando) la denson de loĝantaro, erarige informas pri historiaj regionoj (ĝi ne havas lokon por ĝustaj informoj, kiujn eblas oportune pritrakti nur en la teksto de la artikolo). Li rifuazas akcepti ĝustan indikon pri horzono ktp. En la nuna stato ne valoras plu redakti kaj kompletigi la artikolon, dum daŭras la persista agado de malbone informita kontribuanto, kiu eĉ nuligas faritajn korektojn. --Surfo 20:36, 10 Feb. 2012 (UTC)

Estimata anonimulo, kiu nomigas sin Surfo, vi eble volas ridigi min. La geokesto estas neniel nefidinda. Eble vi ne komprenas vorton regiono en vortkunigo historia regiono. Ĉifoje ĝi signifas ĝenerale teritorion aŭ simple regionon, ne regionon en senco de administra unuo. Due, certe vi volas kalumnii min, ĉar mi neniel ŝanĝis aldonitan nombron de loĝantoj, nur mi aldonis vorton auto por aŭtomate kalkuli la densecon de loĝantaro, kiun vi forprenis (la kalkulado estas farata el la areo kaj nombro de loĝantoj, se vi hazarde ne sciis tion), trie mi mallongigis Orient-Eŭropan tempon al OET kaj kvare mi mallongigis de vi aldonitan informon provinco kaj iama gubernio, kiu aspektas terure kaj tiun informon mi aldonis kiel noton. Eble vi scias saĝe disdoni konsilojn, sed kiel estas videble, kun la geokesto vi ne scias labori. Mi forlasas tiun ĉi senutilan diskuton, mi ne ludos kun vi je kato kaj muso kaj kuradi senĉese ĉirkaŭ unu informo, kiun vi ne scias engluti. Neniu malpermesas al vi pluredakti la paĝon. Kaj fine, vi skribis iom supre, ke mi fantazias kaj fabelumas. Se tio ĝenas vin, ke mi fantazias, vi povas foriri por serioze cerbumi en alian spacon de interreto. Petr Tomasovsky 16:35, 11 Feb. 2012 (UTC)

Kvar jarojn poste[redakti fonton]

Ho ve, kiom kverela iĝis tiu dialogo de antaŭ kvar jaroj, sen ke ĉi-tie estis origina konflikto. Mi persone havas la impreson, ke la informkesto "geokesto" aspekta komplikega, kaj eble tio sennervigis Surfon (cetere: ne malpermesatas uzi la laŭ mi multe pli simplan ŝablonon "informkesto urbo"). Ambaŭ disputintoj pravas ke longe ne fariĝis la granda laboro aktualigi la artikolojn pri Finnlando tiel ke ĉie indikatas ke la antaŭaj gubernioj ekde januaro 2010 ne plu estas oficialaj administraj unuoj. Post kiam la mizero nun dum pli ol ses jaroj ne forlaboriĝis, mi prenis konsiderindan kvanton de mia tempo, kreis kategoriojn pri ĉiuj provincoj kaj prilaboris la artikolojn pri la eksaj gubernioj, la daŭre aktualaj provincoj kaj pri laŭeble ĉiuj komunumoj kaj urboj de Finnlando, por ke ili reflektu la aktualan staton.

Al mi restas tute sobra alia demando. En la artikolo provincoj de Finnlando la provinco ekde 2006 ĝis nun nomiĝis "suda Tavastio", kvankam tio ne reflektas la finnan aŭ svedan nomon, nek iun alian tradukon de la provinconomo. Mi mem kopiis ĝin iom tro rapidante al la provinca artikolo, kvankam en ties unua frazo prave menciiĝis la laŭ mi pli proksima traduko "Origina Tavastio". Provizore mi korektas mian propran eraron, kaj nomas la provincan artikolon "Origina Tavastio". Pli detala noto estas en Diskuto:Origina Tavastio.

ThomasPusch (diskuto) 14:52, 2 Mar. 2016 (UTC)