Diskuto:Jean-Jacques Rousseau

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nombro de okupoj[redakti fonton]

Saluton. Mi rimarkis antaŭ kelkaj minutoj fuŝon en la informkesto. La Lua-modulo {{WikidataBiografio}} ial ne sukcesis ĝuste trakti la okupojn el d:Q6527. Aperis sufiĉe malklara erarmesaĝo de Lua. Tamen mi persvadis finfine la skripton transpreni tion, kio eblas. Sed kial el 13 okupoj ĉe Vikidatumoj nur 8 estas transprenataj? Ĉu eble la koncernaj vikipediaj artikoloj ĉe ni ankoraŭ forestas? Se jes, ni kreu ilin. Se ne, ni devus serĉi la kialon.

Ĉu eble aliaj artikoloj havis la saman fuŝon? Se jes, kiuj? --Tlustulimu (diskuto) 11:37, 9 Okt. 2015 (UTC)

@Pino~eowiki: Ĉu vi eble jam rimarkis problemon pri la okupoj? Se jes, kiujn kaj en kiuj artikoloj? --Tlustulimu (diskuto) 11:50, 9 Okt. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Saluton, mi ne rimarkis problemon pri la okupoj. Tro de okupoj kaŭzas problemojn, kial mi ankaŭ ne komprenas. Tamen estas tie erareto verŝajne pli facila korekti. Kiam estas okupo en informkesto oni ne devu ŝerĉi en vikidatumoj krome mi opinas ke ne ni plu bezonas la proprecon Okupoj en la ŝablono. --pino (diskuto) 13:53, 9 Okt. 2015 (UTC)
@Pino~eowiki: Mi jam korektis la Lua-modulon, tiel ke la fuŝo ne plu aperas. Tamen la parametroj Okupoj resp. Okupo ĝis Okupo3 devos tiel longe resti en la artikolojinformkesto, kiel ne ĉiuj artikoloj havas la rilatajn informojn ĉe Vikidatumoj. Alie malaperus informoj. --Tlustulimu (diskuto) 14:04, 9 Okt. 2015 (UTC)
(+) Mi ĵus malfaris vian provon de korekto, ĉar ĝi tute ne havis iun ajn efikon. La parametro estas Okupo. Do, vi ne atentis la usklecon. Krome la okupo estas filozofo, dum ke vi skribis filosofo, eble pro franca influo. --Tlustulimu (diskuto) 14:14, 9 Okt. 2015 (UTC)
(edita konflikto) @Tlustulimu: Mi rigardas kaj vi pravas el 13 okupoj 5 vikipediaj artikoloj ĉe ni ankoraŭ forestas (laŭ vikidatumoj kiu uzas anglaj nomoj). Plue la parametroj okupo ĝis okupo3 devas resti sed ne la parametro okupoj kiuj nun ne esta plu utila. --pino (diskuto) 14:20, 9 Okt. 2015 (UTC)
@Pino~eowiki:Kial vi denove enmetis la okupon per la ŝablono, kvankam vera fuŝo nun forestas? Ĉu vi komprenis, kion mi skribis antaŭe? Bedaŭrinde mi kelkfoje havus dubojn pri tio. Ĉu eble eĉ okazas kelkfoje mikso de ŝablona kreo kun ŝablona uzo? :-(--Tlustulimu (diskuto) 14:25, 9 Okt. 2015 (UTC)
Pardonu estas konfuza sed estas vere erareto tie : Kiam estas okupo en informkesto oni ne devu serĉi en vikidatumoj. --pino (diskuto) 14:32, 9 Okt. 2015 (UTC)
@Pino~eowiki: Jes, mi pardonas, ĉar mi akcidente mem skribis stultaĵon. La parametroj Okupoj resp. Okupo ĝis Okupo3 ne devus resti en la artikoloj, se jam io estas en Vikidatumoj, sed ili devas resti en la ŝablono {{Informkesto biografio}}. Ĉu nun ĉio pli klaras? --Tlustulimu (diskuto) 14:43, 9 Okt. 2015 (UTC)

Malgranda lingvo konsileto: la vorto ŝerĉi ne ekzistas, sed serĉi ekzistas. Ĉu intermiksiĝis la franca? Ankaŭ mi kelkfoje devas cerbumi pri vortoj, sed eble alie ol vi, ĉar mia denaska lingvo estas alia. --Tlustulimu (diskuto) 14:41, 9 Okt. 2015 (UTC)

@Tlustulimu: Dankon lingvaj konsiloj estas ege utilaj. La parametro Okupoj en informkesto (uzita por provo) estas ne plu utila en la ŝablono. Kion vi opinias ? --pino (diskuto) 15:03, 9 Okt. 2015 (UTC)
@Pino~eowiki:Hm. Mi devus iomete pripensi tion, ĉar alie estiĝus pli granda ĥaoso ol jam estas. Ĉu bone?
La problemo eble estas, ke en vikidatumoj ĉiuj okupoj troviĝas je la sama loko, kiel listo, dum ke en la informkesto estas ne nur Okupoj, sed ankaŭ iomete pli longe Okupo ĝis Okupo3. Tiu malsimetrio sufiĉe malfaciligas la alĝustigon de la informkesto al Lua ktp. Do, kion fari? Ĉu unue cerbumi kaj poste redakti la modulojn kaj informkeston? Certe jes. Ĉu ne?
Sed tion ni prefere diskutu alieloke, eble en Vikipedio:Lua/Petoj, ĉar tio ne plu koncernas unusolan artikolon. --Tlustulimu (diskuto) 15:12, 9 Okt. 2015 (UTC)

Mi aranĝis la biografion laŭ la anglalingva originalo. Nun la disvolvigo de la filozofia ĉapitro estas iam farota.--kani (diskuto) 23:37, 16 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

aktivulo de simpla vivmaniero[redakti fonton]

La 18-ajarcenta franca klerisma filozofo Jean-Jacques Rousseau forte laŭdis la simplan vivmanieron en multaj el siaj skribaĵoj, precipe en du libroj: Discourse on the Arts and Sciences (1750) kaj Discourse on Inequality (1754).

Esperantigita nomo[redakti fonton]

Kiel? ĉu Johanĵakvo RUSO aŭ RUSSO Sj1mor (diskuto) 21:41, 5 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Vikipedio nur redonu jam ekzistantan scion, ne inventu ion novan. Tial: Ni donu esperantigitan nomon nur kiam ni trovas fidindan fonton ke tiu esperantigo ekzistas kaj estas efektive uzata jam ekster Vikipedio. Se ni ne trovas tian esperantigon, ni ne donu iun esperantigon ĉi tie. (Tamen estas bone doni prononcindikon en esperantaj literoj, tio estas io alia ol esperantigo.) - Sincere, Moldur (diskuto) 06:12, 6 nov. 2022 (UTC)[Respondi]