Diskuto:Jerkiŝa lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Yerkish » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.

Titolo, nomo de la lingvo[redakti fonton]

Mi pensas ke la proponita "Jerkiŝa lingvo" estas bona traduko por "Yerkish"

Aŭ Ĝerkiŝa lingvo?.--kani (diskuto) 12:12, 1 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Ŝajnas ke, el la angla, oni kutime esperantigas literon Y per J. https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantigo_de_vortoj_el_angla_fonto Espintoni (diskuto) 16:01, 1 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Se entute esperantigi, tiam nepre "Jerkiŝa", kaj NE "Ĝerkiŝa". Konsonanto Y el la angla normale fariĝas J en Esperanto, neniam Ĝ. - Sincere, Moldur (diskuto) 19:42, 3 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Eble ni daŭrigu la diskuton pri alinomado eĉ sur VP:AA. Tie jam estas diskuto eĉ pri ĉi tiu artikolo kaj interesa rimarko. --Tlustulimu (diskuto) 19:44, 3 jun. 2022 (UTC)[Respondi]