Diskuto:Kiuŝuo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La titolo[redakti fonton]

Kial "i" en la titolo "Kiuŝuo"? Laŭ la prononco 九州 (きゅうしゅう) estas transskribata kiel "Kjuŝu", do devas esti almenaŭ "Kjuŝuo". Ĉu estas oficiala traduko, kiel por Tokio kaj Kioto? En PIV mi ĝin ne trovis, almenaŭ en la reta versio. NoKo (diskuto) 12:38, 11 Jan. 2013 (UTC)

Tiuj kananoj estas elparolitaj Kiusŭ, eble Kijusŭ La き estas klare aŭdata kiel ki, do skribado Kj ne estas gŭsta. Sed mi nur estas komencanto en la japana. Vera japano konfirmu. --Hans Eo (diskuto) 17:02, 2 Feb. 2013 (UTC)

Same, kiel pri Kategorio-Diskuto:Linioj de Tokjo Metro. Ne necesas "veraj" japanoj, sufiĉas "veraj" Esperantistoj, kiuj komprenas japanan fonetikon. Vidu Transskribo de la japana lingvo en Esperanton. Kiel mi koprenis, vi iomete komfuziĝis pri japana silabo "きゅ" [kju], kie "き" estas prononcata, ne kiel "ki", sed kiel "k". Do mi anstataŭigis "Kiuŝuo" per "Kjuŝuo". Mi demandis al japanaj Esperantistoj, ĉu estas speciala traduko de "九州" [kjūŝū] en Esperanton — la respondo estas "ne". NoKo (diskuto) 16:42, 14 Feb. 2013 (UTC)
"Kiuŝuo" estas Esperantigo de vortoj el japana fonto "きゅうしゅう". Ne transskribo -- Resoneko (diskuto) 19:14, 21 Nov. 2020 (UTC)