Uzanto-Diskuto:Resoneko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Resoneko!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  RG72 (diskuto) 13:48, 16 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Transliterumo de japanaj nomoj[redakti fonton]

Saluton kara! Mi vidas ke vi korektas japanajn nomojn, interalie ŝanĝas ilian Esperanto-transliterumon al la angla versio. Kial? RG72 (diskuto) 13:50, 16 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Oni ne reskribu la temon komence de la teksto antaŭ renomi ĝin. Ne kongruas kun la priskribo en la stila manlibro (enkonduka parto), ke "If possible, the page title should be the subject of the first sentence.". Post alinomado, reskribu la tekston. Kaj...ili estas oficiala literumo, ne angla versio. Resoneko 01:15, 17 nov. 2020‎‎ (UTC)

Se vi opinias necesa ŝanĝi nomojn de pluraj artikoloj, prefere priparolu la aferon en VP:AA. Necesas diskuti kun la vikipedia komunumo gravajn ŝanĝojn. Sukceson! RG72 (diskuto) 03:27, 17 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Literumado[redakti fonton]

Saluton. Mi enmetis mesaĝon pri via agado en la Diskutejo. Tie vi povas vidi ĉu venos reagoj, sed dekomence vidu kion mi metis tien: "Saluton. En la lasta semajno nova uzanto Resoneko faris multajn ŝanĝojn ĉefe de artikoltitoloj pro malkonsento kun la ĝistiama literumado. Dekomence kaj supraĵe mi opinias, ke li pravas en multaj el tiuj ŝanĝoj, sed mi ne certas, ĉar mi ne regas la japanan. Ankaŭ mi ne scias, ĉu li regas la japanan, ĉar lia uzantopaĝo estas volapukaĵo kun neniu informo pri li mem. Jam RG72 avertis lin pri la protokolo por alinomado, sed li konfuze respondis kaj plu faras la samon. Li nur korektas kaj tute ne kontribuas per kreado aŭ ampleksigo de artikoloj. Fakte li tuŝis nek artikolon Japanio nek artikolon Japana lingvo, ambaŭ el la mil havendaj artikloj, el kiuj la unua bezonas vikipediigon kaj la duan pliampleksigon el pli ol 10 000 bitokoj al pli ol 30 000 bitokoj. Ĝuste nun mi pretis fari la unuan taskon, sed mi panikas, ke li komencu ŝanĝu ĉion. Mi klopodos kontakti kun li, sed mi opinias, ke li estas kontrolenda." ĜIS ĈI TIE. Nu, mi ĉiam volas esti kunlaborema kaj gratulas vin, ke tiom arde komencis vian vikipediumadon. Jam RG72 avertis vin, ke estas protokolo por alinomado. Tamen vi volas tiom multe alinomi, ke tio estos malfacila. Por kunlaborado mi dezirus iom scii pri via nivelo de Esperanto (vi povas kontroli tiun mian ĉi tien) kaj pri via nivelo de la japana, por esti certa de via proponita literumado, kio ĝenerale aspektas al mi sufiĉe akceptebla. Ĝuste nun mi ĵus finis la artikolon pri la Rjukjua lingvaro kaj mi konstatis, ke vi ŝanĝis ĉiujn Rjukju- al Riukju-, eble prave, sed tio devis esti akceptita en la kutima diskutejo por alinomado. Por mi, kiu ne konas la japanan, estas strange, ke la dua litero estu i kaj la kvina j kiam en angla estas la sama litero (ĉu ili eraras?) kaj en la japana mem ŝajne estas la sama litero en la komenco de la du silaboj, sed eble mi eraras. Poste mi planis aranĝi vikipediigon de la artikolo Japanio, sed nun mi dubas, atendante vian reformeman reagon. Certe kio bezonas vin en Vikipedio, estas pliampleksigo de la artikolo Japana lingvo el pli ol 10 000 bitokoj al pli ol 30 000 bitokoj. Se vi fakulas pri la japana, eble tio estos iom facila por vi, almenaŭ por ioma pliampleksigo. Amikeme kaj kunlaboreme.--kani (diskuto) 22:36, 24 nov. 2020 (UTC)[Respondi]