Diskuto:Listo da Esperanto-vortaroj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Al mi ŝajnas maloportune ligi ne al artikolo sed kaŝe al ekstera ligo sen averti ke temas pri komerca entrepreno kie leganto suferas pezan atakon de abundo da komercaj reklamoj ĉiuformaj. Ja oni menciu en artikolo ke tio ekzistas, sed la artikolo informu pri kiaspeca vortaro temas. Arno

Mi pensas ke estis simpla eraro. Sed por defendi la retpaĝaron... mi lernis pri Esperanto per ĝi, do se ĝi ne ekzistis, vi eĉ ne havus la Esperanto-Vikipedion... mi simple pensis ke tio estis interesa --Chuck SMITH
Do kuraĝon vi havis por eltrovi iom de inter la reklamoj !!! Arno
Mi pensas ke tiam, ĝi ne estis tiom inundita de reklamoj... sed, dankon.  :-) --Chuck SMITH

Nu ĝis ni ne havas sufiĉan materialon por redakti verajn artikolojn aparte pri ĉiu vortaro, mi kunmetas ilin ĉiujn en novan artikolon "diversaj vortaroj". --- Arno

Jen mi pretigis aron da artikoloj po unu por ĉiu lingvo kaj por ĉiu fako. Kelkaj entenas nun nur unu vortaron. Aliaj listigas pli da (vidu franca, ĉeĥa, angla, ...). La plano estas provizi informojn pri ĉiuspecaj esperantovortaroj utilegaj iloj por eo kaj precipe por vikipediistoj. Kompreneble estus bone ke estu iom pli ol nur listoj, iom da recenzo ekzemple. Nu mi rigardas tion nur kiel komenco. Cetere la listoj certe ne estas kompletaj. Mi baziĝis sur Reta Esperanto-Bibliografio kaj iom kompletigis per aliaj fontoj. --- Arno
Ĉu eblas inkludi la ISBN numerojn ( por pli facile aĉeti la librojn, se oni deziras)?? Mak 00:46, 8. Mar 2003 (UTC)

Se la artikolo ne enhavas priskribojn aŭ analizojn, kion ajn, pri la vortaroj, tiam mi pensas, ke la artikolo devus nomiĝi Listo de Esperanto-vortaroj. Peep 12:12, 28. Jun 2006 (UTC)

✔ Farite Mi konsentas. --KuboF (diskuto) 19:33, 19 Mar. 2014 (UTC)

amatora radio[redakti fonton]

Sur amatora radio aperas https://eo.wikipedia.org/wiki/Faka_Esperanto-vortaro_:_amatora_radio sed ĝi erare alidirektas al https://eo.wikipedia.org/wiki/Amatora_radio anstataŭ al https://eo.wikipedia.org/wiki/Radioamatora_vortaro (ĝusta alidirekto).
JabieroKubo (diskuto) 10:42, 25 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

✔ Farite JabieroKubo (diskuto) 07:14, 1 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi ŝatus pli bone krei liston ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Ĝermolisto_de_fakverkoj#Amatora_radio

Ebla kunigo[redakti fonton]

Vidu la proponon en Diskuto:Esperantaj vortaroj en la reto kunligi la esperantajn vortarojn en la reto en tiun ĉi liston, ankaŭ kaj precipe la komencotan diskuton pri tio en Vikipedio:Kunigendaj artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 14:56, 19 dec. 2023 (UTC)[Respondi]