Diskuto:Neŭro-lingvistika programado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

He he... kiu verkis ĉi paĝon? Ja same kiel ne estas pruvita ke fumado kaŭzas kanceron, ne estas pruvita ke NLP ne estas pseudoscienco, ĉu? Vidu The Sceptic's Dictionary. --Piechjo (Patrik Austin) 13:03, 23. Aŭg 2006 (UTC)

Kiu diras ke NLP estus scienco? Laŭ mi temas pri "aro da teknikoj", uzeblaj en psikologia konsultado kaj psikoterapio, por helpi plibonigi sociajn, do interhomajn rilatojn. Estas ilo, samkiel martelo, segilo aŭ mikrofono, kiuj ankaŭ ne estas sciencoj. Kaj mi hezitus konfirmi ke fumado definitive ne kaŭzus pulman kanceron - negrave kiom progresis la sciencaj studoj de la pulmonologoj. ThomasPusch (diskuto) 16:22, 28 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Bloko pri teksto je ebla malobservo de kopirajto ŝovita al la diskutpaĝo:

ThomasPusch (diskuto) 22:03, 3 sep. 2023 (UTC)[Respondi]


La kompleta forigo de la temo el la e-lingva vikipedio diskutiĝis en Vikipedio:Forigendaj artikoloj kaj malakceptiĝis. Jen protokolo de la diskuto:

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 2 septembro 2023 21:08
Artikolo
Neŭro-lingvistika programado (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Kontraŭscienca falŝo kun malaŭtoritataj referencoj
Uzanto
Fenikals (diskuto) 21:15, 26 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
per 4 kontraŭaj voĉoj, unu por forigo pro enhavaj mankoj kaj unu plia por teknika forigo pro piratkopiado intertempe forigita
Komento Komento: La temo ŝajne menciindas ĉar ĝi ekzistas en multaj lingvoj. Mi ankoraŭ ne havis tempon por legi la tekston de la artikolo.—Super 𓆦 nabla🍃🪰🍃 02:01, 27 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ Forte kontraŭ: La temo tutcerte menciindas kadre de psikologio kaj psikoterapio. Mi ne komprenas la akran tonon de Fenikals. "Kontraŭscienca falŝo" (vorto "falŝo" miakomprene ne ekzistas en Esperanto, supozeble celatas "falsaĵo"): la demandoj kaj respondoj estas malkutimaj por vikipedia artikolo kaj strangas. Bonus ŝanĝi ilin al pli normala stilo aŭ interŝanĝi ilin al normala ĉapitro, tradukita el alilingva versio, sed tiu iom mallerta prezento ne igas la tutan tekston esti "falsaĵo" !! - "Malaŭtoritataj referencoj": estas entute nur unu referenco, ĉar du aliaj intertempe mortas. Referenco el ipernity eble ne estas el plej aŭtoritata fonto, sed ĝi estas esperantlingva, kaj laŭ mia juĝo estas enhave tute faka kaj aŭtoritata. Do la problemo estas "malsufiĉaj referencoj", ne "malaŭtoritataj" !! ThomasPusch (diskuto) 13:33, 28 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La argumento, ke la artikolo temas pri "Kontraŭscienca falŝo" (sendepende ĉu tio veras aŭ ne!) tute ne estas valida argumento por forigo. Ekz. ekzistas tute valida artikolo "Plata Tero", kiu estas delonge pruvita esti nerealaĵo, sed ni intence kaj volonte tenas ĝin, ĉar ĝi estas menciinda. La argumento pri "malaŭtoritataj referencoj" same ne estas valida por relative rapida forigo per VP:FA, sed oni prefere unue uzu {{Nesufiĉaj fontoj}} (kio fakte ne estas tute taŭga ŝablono, sed la plej proksima kiun mi en nia Vikipedio trovis...). Tiu ĉi artikolo tamen havas neniun referencon, sed nur vague menciitan fonton, do multe pli taŭgus {{Sen referencoj}} aŭ {{Sen fontoj}} (kiun mi jam uzis, ĉar la provizita ekstera ligilo ne plu funkcias kiel fontindiko por parto de artikolo, ĉar tiu ŝajne rompas aŭtoran rajton). Manko de fontoj aŭ referencoj tradicie (kaj dume) en nia Vikipedio ne estas uzata kiel kialo por forigo - oftege tiaj artikoloj simple estas, kaj pluraj estas markitaj per {{Sen referencoj}} aŭ {{Sen fontoj}} por montri al legantoj, ke ili pli atentu pri ĝusteco de la informoj kaj, ke nia komunumo bone konscias, ke iuj partoj de Vikipedio ne estas aparte altkvalitaj (do la partoj sen averto ŝajne estas pli kvalitaj), kvankam tiun ĉi tradicion ni ja povus ŝanĝi kaj postuli ekz. ke ekde komenco artikolo havu (entekstajn) referencojn de almenaŭ 2 sendependaj, netrivialajn fontoj. La artikolo havas siajn problemojn. La plej videbla estas teksto tradukita de iu retejo sen klara indiko pri aŭtora rajto (mi tie serĉis en pluraj paĝoj kaj ne trovis), do plejprobable temas pri rompo de kopirajto. Tio estas bona kialo por forigi parton de artikolo, sed ne nepre de la tuto (krom se post forigo de nelibera teksto restus nur ĝermeto). Pluraj frazoj uzas nebulajn vortojn, kiuj estas evitindaj. Sed tio dume ne estas sufiĉa kialo por forigo de la artikolo, eventuale eblas forigi problemajn partojn, se neniu ili riparos. --KuboF Hromoslav (diskuto) 17:48, 30 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ Forte kontraŭ: forigo de la teksto: mi tute samopinias kun Thomas kaj Michal (KuboF). Nur mi proponas ŝovi la nun vastegan keston pri ebla malobservo de kopirajto al la diskutpaĝo, ĉar ĝi nun eksterproporcie dominas la paĝon. Kaj mi proponas post iom da atendado forviŝi la dubindajn frazojn
"En la mondo estas vasta reto de organizaĵoj trejnantaj pri NLP kaj de praktikantoj de la tekniko.[mankas fonto]
Multaj sciencaj artikoloj[kiu?] kritikas neŭrolingvistikan programadon: ĝi estas priskribata kiel nepruvita kaj grandparte neefika. Skeptikuloj[kiu?] nomis ĝin amasvendata, pseŭdoscienca "psikosensencaĵo".",
se ne ene de ni diru plia semajno troveblas bona argumentado kun referencoj. La lastaj du frazoj ("Multaj ... sencaĵo") aspektas al mi simple ofendoj de ĉiuj kiuj aplikas la teknikojn en psikologia konsilado. Mi konas ankaŭ homojn kiuj fortege malŝatas psikoanalizon, aŭ la koncepton de valdorfa lernejo, aŭ la katolikan kredon aŭ kristanismon ĝenerale aŭ iujn specifajn politikistojn - sed tio ne pravigas tiom subjektivajn ofendaĉojn, el propra ideologia malŝato... Aidas (diskuto) 21:46, 3 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Forigo pro piratkopiado. Ŝovu utilan enhavon al la diskutpaĝo, forigu la paĝon, kaj rekomencu. Taylor 49 (diskuto) 22:00, 3 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Taylor 49 ĵus malfermis tute alian diskuton: Ĉu necesas senspure forigi ĉiun pruvon ke iam laŭŝajne iu tradukis la demandojn kaj respondojn el la paĝo rain.org/~da5e/ (kiun mi retrovis en la interreta arkivo) al Esperanto kaj publikigis la rezulton en vikipedio? Aŭ ĉu sufiĉas "normale" forigi la ĉapitron el la teksto, kiel mi ĵus faris, post kial KuboF jam enpakis ĝin en ŝablonon (sed la forigo daŭre kontroleblas per la paĝa historio)? Mi juĝas la "demandojn kaj respondojn" banala teksto, kiu havas nenion originalan. La (supozeble origina) angla teksto daŭre libere legeblas en la interreta arkivo, ne estas kaŝata. Laŭ mi bonas forigi la duban ĉapitron el la teksto, sed tio laŭ mi sufiĉas. Per kompleta senspura forigo de la tuta paĝo kaj posta reenmeto de la teksto sen la duba ĉapitro oni ankaŭ forviŝus la tutan paĝan historion, kaj aspektus ke la administranto, kiu elkopias la senduban tekston, forigas la tutan paĝon kaj poste denove enkopias la senduban tekston, mem en tiu momento verkintus la enkopiitan tekston. Laŭ mi la senspura forigo de la tuta paĝa historio estus troigo - miaopinie la "normala forigo" el la teksto tute sufiĉas. ThomasPusch (diskuto) 22:51, 3 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La argumento estas stranga. Ĉu ni forigu ankaŭ artikolojn pri astrologio kaj sorĉado? Tio estas enciklopedio, ne lernolibro. RG72 (diskuto) 06:55, 4 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Rezulte la teksto ne estas forigita per 4 kontraŭaj voĉoj, unu por forigo pro enhavaj mankoj kaj unu plia por teknika forigo pro piratkopiado. Sed Fenikals pravas ke la teksto estas daŭre manka, cetere ne nur en Esperanto sed ankaŭ en aliaj lingvoj, kiuj ofte entuziasme citas sensaciajn ofendajn artikolojn de la populisma gazetaro kritikante ke iuj neprofesiuloj aplikas la metodon. Tiu kritiko laŭ mi baze ĝustas, sed tio laŭ mia kompreno de la metodo ne signifus ke la tuta temo estus ĉarlatana. ThomasPusch (diskuto) 12:03, 8 sep. 2023 (UTC)[Respondi]