Diskuto:Origamio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Verŝajne estu "origamo". Komparu kun: bikino, brokolo, cunamo, haoro, hibaĉo, ĵoruro, kabuko, kepo, Nagasako, paĉulo, ramonĉo, salamo, saŝimo, sezelo, sukijako, ŝakuhaĉo, tatamo; kiuj ne estas: bikinio, brokolio, cunamio, ktp, almenaŭ ne laŭ PIV. -- aldonis sen subskribo la anonimulo 217.140.96.21 je 15:52, 20 jul. 2010‎

Vidu komentojn ĉe ViVo.


Saluton @Sj1mor: En marto 2022, antaŭ du jaroj, vi aldonis multajn ruĝajn ligilojn en la du listoj

Guruoj kaj gravaj artistoj
  • Akira Yoshizawa - la patro de moderna origamio.
  • Robert J. Lang - evoluinta algoritmojn por desegnado de kompleksaj origamimodeloj kaj kelkaj origami-bazitaj patentoj.
  • Samuel Randlett - unu el la fondintoj de moderna origamio.
  • Robert Harbin - populara origamimagiisto kaj artisto kiu direktis britan programon pri origamio.
  • Kunihiko Kasahara - origamimajstro kaj aŭtoro de multaj libroj.
  • Koshiro Hatori - origamimajstro kaj preleganto pri origamio ĉe la Universitato de Tokio.
  • Toshikazu Kawasaki - japana matematikisto, evoluigis teorion por egallatera faldado.
  • Éric Joisel - franca skulptisto, spertulo pri dezajnado de realismaj maskoj kaj figuroj.
  • John Montroll - usona origamiartisto kaj verkinto de libroj pri origamio.
Vidu ankaŭ

Klaras ke ne "eblas vidi ion" se la paĝo ne ekzistas. Do aparte en la ĉapitro "Vidu ankaŭ" longdaŭraj ruĝaj ligiloj dubindas. Kaj en la listo pri origamiistoj ĝis nun estis tute neniu paĝo. Mi nun aldonis paĝon pri la pioniro Akira Yoshizawa. Do estas unu ruĝa ligilo malpli. Sed mi forte dubas ke aliaj ruĝaj ligiloj malaperos, krom se vi mem, metinte la ruĝajn ligilojn, subite ankoraŭ en fortostreĉo kreus kelkajn paĝojn. Se tio ne sukcesos, estos neniu problemo: tiam mi proponas transformi la ruĝajn biografiojn al nigraj mencioj de la nomoj, do

  • Robert J. Lang - evoluinta algoritmojn por desegnado de kompleksaj origamimodeloj kaj kelkaj origami-bazitaj patentoj.
  • Samuel Randlett - unu el la fondintoj de moderna origamio.

kaj krome proponas tute ne vidigi la ne ekzistajn paĝojn en la ĉapitro "Vidu ankaŭ" - ĉar tie meti temon sen artikolo en nigraj literoj ne havas sencon.

ThomasPusch (diskuto) 17:59, 24 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Farite. Dankon. Sj1mor (diskuto) 18:03, 24 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Ĝuste. Mi ankoraŭ nevidigis la ne ekzistajn paĝojn en la ĉapitro "Vidu ankaŭ", sed mi vidis ke ni baze konsentas. ThomasPusch (diskuto) 18:06, 24 mar. 2024 (UTC)[Respondi]