Diskuto:Sibiu

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nom(ig)o[redakti fonton]

Sibiu aŭ Sibio? se estas diskuto bonvolu alporti la referencojn. Sj1mor (diskuto) 09:31, 1 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

La urbo laŭ la precipaj lingvoj de la urbanoj tradicie nomiĝas nacilingve Sibiu, Nagyszeben kaj Hermannstadt. La nomigo "Sibio" povus esti imagebla esperantigo, sed pri ĝia uzo en la esperanta literaturo, gazetaro, en vortaroj aŭ aliaj oficialaj komunikiloj vere ĝis nun mankas ĉiaj referencoj. Tial provizore necesas esti tre skeptika ĉu esperantlingva nomo de la urbo entute estas kutima. ThomasPusch (diskuto) 21:21, 25 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Almenaŭ la esperantaj retejoj
  • Informoj de AIS (esperante) kaj historie
  • https ://satesperanto.org/SIBIU-La-kultura-ĉefurbo-de.html Sibiu, la kultura ĉefurbo de Eŭropo en 2007 - ekde almenaŭ 2021 ne plu atingebla kaj bedaŭrinde ne arkivigita
nomas la urbon nacilingve Sibiu kaj Hermannstadt kaj neniel mencias esperantan loknomon, kaj ankaŭ la esperantlingva "Poŝatlaso de la mondo" de 1971 en sia mapo 13 nomas la urbon nur rumane "Sibiu". ThomasPusch (diskuto) 21:48, 25 apr. 2024 (UTC)[Respondi]