Diskuto:Sintaksa analizo
En la diskutejo pri eble forigendaj tekstoj/ŝablonoj diskutiĝis forigo de du delonge ne plu bezonataj mikroŝablonetoj. Kun klarigo "Ambaŭ estas parsilaj funkcioj nun. La sintakso daŭre funkcias kaj neniu ŝablono estas bezonata." Forigi tiujn delonge malaktualajn eksajn ŝablonojn eblas sendube. Sed lige al tio leviĝis ...
... Flanka demando ne nur por @Tlustulimu, Taylor 49, Super nabla, Moldur, LiMr, kaj KuboF: sed al ĉiuj komputikaj fakuloj ĉi-tie: Ĉu vi pensas ke la termino de parsilaj funkcioj jam estas sufiĉe amplekse klarigita en la paĝo Sintaksa analizo? Mi ne konvinkiĝas ke jes. Eblos senprobleme meti alidirektilojn "parsilo", "parsila funkcio" kaj "parsilaj funkcioj" al tiu paĝo, sed tiam la termino(j) estu videble kaj por nefakuloj tute sekveble klarigitaj tie. ThomasPusch (diskuto) 15:59, 16 mar. 2024 (UTC)
- @ThomasPusch, ĉu ni havas fonton kiu montras, ke la termino «parsila funkcio» uziĝas? Ekz., en komputeko mi ne trovas la vorton «parsilo». —Super • nabla🪰 16:09, 16 mar. 2024 (UTC)
- Bona demando. Mi fakte ankoraŭ ne trovis vortaran referencon, sed tamen jam vidis la vorton ("sovaĝe"). ThomasPusch (diskuto) 16:14, 16 mar. 2024 (UTC)
- @ThomasPusch, ĉu ni havas fonton kiu montras, ke la termino «parsila funkcio» uziĝas? Ekz., en komputeko mi ne trovas la vorton «parsilo». —Super • nabla🪰 16:09, 16 mar. 2024 (UTC)
Mi nun trovis kelkajn referencojn pri la vortuzo:
- Eckhard Bick: "DeepDict: Konteksta reta vortaro de vera lingvouzo" de aŭgusto 2011 (ekzempla frazo: en la «projekto ni uzis la EspGram-analizilon (Bick 2005-1), tiel-nomata parsilo, kiu tranĉas tekston en vortojn kaj frazojn, kaj aldonas al ĉiu vorto gramatikajn etikedojn»)
- Wieland Pusch en diskuto pri la temo "TEK - Nova servilo kaj serĉo kun guglo" (fone de "reta vortaro") de februaro 2007
- Franck Arnaud: tre konciza kolofono al la retejo nenie.org jam de 2004
- lingva noto de januaro 2018 en diskutejo de la retejo lernu.net esplicite uzas la vortojn "parsi kaj parsilo por la anglaj parse kaj parser"
En tiu estas nur unu profunda faka teksto, du diskutoj kaj kolofono apenaŭ kalkuleblas kiel "vortara pruvo", sed tamen montras la uzon de la faka vorto jam ekde la 2000-aj jaroj. Reta vortaro cetere simple proponas la tute fundamentan vorton "analizilo" por la termino, certe ĝi preferindas, sed tamen la reale en Esperanto uzatan fakan neologismon "parsilo" laŭ mi estas bone koncize klarigi (ne per aparta artikolo sed per alidirektilo kaj konciza mencio en paĝo "sintaksa analizo" aŭ eble estonte kreota aparta paĝo "sintaksa analizilo" - mi persone dubas ĉu tia plua paĝo necesos), ĝuste ĉar en PIV oni vane serĉos respondon al demando kion la koncepto povus signifi. ThomasPusch (diskuto) 17:00, 16 mar. 2024 (UTC)
- Certe ĉiam denove ekzistos iuj lingvanoj kiuj, sendepende, reinventos esperantigon "parsilo" el la angla 'parser'. Jam pro tio endas mencii la vorton "parsilo" kiel sinonimo de "sintaksa analizilo", kaj "parsi" de "sintakse analizi". Mencio ja ne estas rekomendo. (Oni ankaŭ povus aldoni ke tiu neologismo ne aperas en pluraj vortaroj.) Tiu kiu serĉas la vorton "parsilo" en nia Vikipedio nepre ricevu la informon ke tio estas la sama kiel "sintaksa analizilo". - Moldur (diskuto) 21:28, 16 mar. 2024 (UTC)
- Ĝuste. ThomasPusch (diskuto) 02:47, 17 mar. 2024 (UTC)
- Dankon pro via laboro, Thomas. @ThomasPusch. 👏🏽 Se mi rajtas sugesteti ion por la onta fojo, anstataŭ kopii kaj alglui diskutojn (oni perdas la historion de la paĝo, tiamaniere, kaj malŝparas spacon en la servilo), oni povas uzi speciala:daŭra ligilo (anglalingve special:permaLink). Ekzemple: speciala:daŭra ligilo/8665208#Du ŝablonoj. —Super • nabla🪰 10:34, 19 mar. 2024 (UTC)
- Ĝuste. ThomasPusch (diskuto) 02:47, 17 mar. 2024 (UTC)