Diskuto:Srilanko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La rubriko "Cejlono" devus havi propran artikolon, kaj ne tuj sendi la serĉanton ĉi tien, ĉar Sri-Lanko estas respubliko fondita en 1972 kaj Cejlono insulo ekzistinta jam antaŭe. Gunnar Gällmo 16:16, 13. Jun 2005 (UTC)

Mi komprenas la proponon; aliflanke ekzemple la angla, franca, germana kaj itala vikipedioj ankaŭ ne havas tian artikolon. – Umbert' (diskuto) 10:42, 4 Jul. 2015 (UTC)

Mi pensas ke estas du ideoj:

  • lando kiu estis antaŭ Srilanko
  • plej granda insulo de Srilanko d:Q9185565

kaj ke ni bezonas du artikolojn. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:34, 6 Jul. 2015 (UTC)

Oni devas ŝangi la nomon de la artikolo de "Sri-lanko" al "Srilanko". —La komenton aldonis, sen subskribo, 95.18.82.192 (diskuto • kontribuoj) je 10:30, 2015‎-07-04

Mi faros tion, se ne estos protestoj. – Umbert' (diskuto) 10:39, 4 Jul. 2015 (UTC)
Por Por: --Salatonbv (diskuto) 07:40, 5 Jul. 2015 (UTC)
Por Por: Eĉ PIV ne uzas strekon. Ĉiuĵaŭde Diskuto 19:26, 5 Jul. 2015 (UTC)
✔ Farite, mi ŝanĝis ankaŭ la plej gravajn ŝablonojn, kiuj uzis la malnovan nomon. Sed ekzistas ankoraŭ jenaj kategorioj:
Umbert' (diskuto) 10:02, 10 Jul. 2015 (UTC)

Nenio kontraŭ la nomo Srilanko. Sed la formo kun streko tamen estas ofte uzata variaĵo kaj inter alie ankaŭ dum 14 jaroj propagiĝis en la esperanta Vikipedio, inter 2001 kaj 2015, tial laŭ mi malsaĝis tujforigi la alidirektilon de artikola nomo Sri-Lanko al la nuna formo Srilanko kun simpla noto ke temius pri "alidirektilo elde malĝusta nomo, kaŭzita pro mistajpo, eraro aŭ vandalaĵo" en oktobro 2018. Mi tial remetas la alidirektilon. ThomasPusch (diskuto) 21:31, 3 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Informkesto lando[redakti fonton]

Ekde 2019 Ŝtatestro = Gotabaya Rajapaksa Ĉefministro = Mahinda Rajapaksa sed la vikidatumoj ne permesas surskribi.

Ankaŭ mankas politika sekcio. Humanitara krizo nun okazas en la lando. Sj1mor (diskuto) 15:58, 22 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite. Saluton, @Sj1mor: La celataj parametroj estu tute minuskle skribataj, kiel tute klare videblas sur la paĝo de la ŝablono {{informkesto lando}}. Ke viaj parametroj ne efikis, do ne rilatas Vikidatumojn. --Tlustulimu (diskuto) 16:38, 22 apr. 2022 (UTC)[Respondi]