Diskuto:Tajvano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dankon, Menchi, ke vi aldonis la oficialan nomon de Tajvano en la Ĉina lingvo. Sed vi povas ĝin aldoni ankaŭ en vera Ĉinskriba formo. Tio estus tre bona. Se vi rigardos la artikolon pri Pinjino, trovos ekzemplojn de Ĉinskribaj vortoj en la Vikipedio. Bertilo WENNERGREN


Tiu artikolo estas konfuzigo inter la nomo de la insulo (Tajvano, Taiwan, 台灣 ) kaj la nomo de la ŝtato (Ĉina Respubliko, 中華民國, JhongHuá MínGuó) 194.51.20.123


China:

  • Taiwan/Formosa = Insel China
  • Volksrepublik China = Festland China

Republik China

    • 1911/1912-1949: Festland & Insel
    • 1949-heute: Insel

2 artikolon !!!

2 artikoloj[redakti fonton]

Nun estas 2 artikoloj: Respubliko Ĉinio kaj Tajvano. - jc

Kara Jorge. Vi iomete eraras, ĉar estas eĉ tri artikoloj, nome Respubliko Ĉinio, Tajvano (insulo) kaj Tajvano. Do, unu el la artikoloj estas tro. Tial mi proponas, ke ni kunigu la artikolojn Tajvano (insulo) kaj Tajvano (Vikidatuma ero: d:Q22502), kiuj poste temu ĉefe pri la insulo, dum ke Respubliko Ĉinio (Vikidatuma ero: d:Q865) ĉefe temu pri la respubliko. Alternativo al tia distingo apenaŭ devus esti ebla. --Tlustulimu (diskuto) 16:21, 13 Maj. 2014 (UTC)
@Tlustulimu: vi pravas. Ni kunigu la germon Tajvano (insulo) kun Tajvano. Post la kunigo, la alidirektilo kun krampoj en titolo povus esti forigata (R3 VP:TUJ), tial ni devus ŝanĝi la ligilojn al tio.--Salatonbv (diskuto) 21:40, 13 Maj. 2014 (UTC)
@Salatonbv: Bonvolu atenti la diskuton en Vikipedio:Diskutejo/Diversejo kaj daŭrigi tie. --Tlustulimu (diskuto) 21:47, 13 Maj. 2014 (UTC)

Kial ŝanĝi Ĉinujo al Ĉinio?[redakti fonton]

Nenial. Krom tio, ke la formo kun -ujo estas pli klara (oni tuj scias kiel nomi la anojn de tiu regno), la Vikipedio mem referencas paĝon kiu sisteme uzas la ujo-formojn: Vikipedio:Utilaj_informoj#Nomoj_de_Lingvoj_kaj_Landoj (paĝo de Bertilo Wennergren) - jc

Saluton Jorge. Kvankam debatebla, la "io"-formo nun estas la interkonsentita konvencio en Vikipedio. Estis jam multnombraj diskutoj pri tio en la diskutejo aŭ alie. Mi persone ne havas preferon. Sed eĉ pli grava ol la elekto inter "io" kaj "ujo" estas la kohereco kaj logiko de nia enciklopedio, kiu ĉiam uzu aŭ la unuan aŭ la duan formojn. Mi do restarigas la antaŭan version de la artikolo. Ne hezitu ree diskuti tiun konvencion se vi malkonsentas pri ĝi. Dankon pro via kompreno, Thomas Guibal 11:03, 14. Aŭg 2008 (UTC)
En ordo. Ĉu vi aŭ iu alia povus montri kie troviĝas tiu konvencio? Mi serĉadis en la diskutejo ktp sed ne trovis. Antaŭdankon! - jc
Nu, mi ĵus serĉis en la regularo kaj nur trovis ĉi tiun paragrafon : Vikipedio:Nomoj_de_titoloj#Esperantigado_de_nomoj, kie la ekzemploj uzas la io-formon. Sed vidu ankaŭ tiun arkivon de la diskutejo : Vikipedio:Diskutejo/-ujo kaj -io. Amike, Thomas Guibal 11:22, 14. Aŭg 2008 (UTC)
Se mi bone komprenis, la unua teksto uzas nur landnomojn sensufiksajn (kiel Tibeto) kaj do evitas elegante la problemon! Koncerne la diskutejon, temas pri sufiĉe freŝa diskuto, de oktobro 2007, kun tre konvinkaj argumentoj favore al -ujo. Fakte, ĝenas min la nuna devigo uzi -io tra la tuta Vikipedio! Cetere, bedaŭrinde nur kelkaj priregnaj artikoloj aldonas la informon pri la nomo de la loĝantoj (jes en pri FrancujoFrancio, sed ne ĉe Ĉilio, ekzemple). - jc
Vikipedio estas kunlabora projekto, vi mem ne hezitu aldoni tiujn informojn komence de ĉiuj landartikoloj. Kaj kiel mi jam diris, vi ankaŭ povas prezenti viajn argumentojn en la diskutejo. Kore, Thomas Guibal 11:53, 14. Aŭg 2008 (UTC)

resursoj[redakti fonton]

La vorto resurso estas jam uzita en la Vikipedio kaj aperas ankaŭ en NPIV; ĝi estas pli preciza kaj specifa ol "rimedo". - jc

4 artikoloj[redakti fonton]

Anstataŭ kunigo de du el la tri jam ekzistantaj artikoloj, mi proponas, ke oni profitu de la nuna maratona traduka konkurso pri Azio en novembro 2015 por elvolvi 4 artikolojn: Tajvano (jam ekzistanta), Tajvano (insulo) (jam ekzistanta), Respubliko Ĉinio (jam ekzistanta, sed limigota al la periodo 1912-1949) kaj Historio de Tajvano (ne ankoraŭ ekzistanta sed verkinda). Kiu konsentas? Kiu kuraĝos fari?--DidCORN la 9-a de novembro 2015, 21:45 (UTC)

Kadre de la nuna konkurso por artikoloj pri Azio, mi verkis mi mem la kvaran artikolon sub la titolo Historio de Respubliko Ĉinio post 1949.--DidCORN la 25-a de novembro 2015, 09:40 (UTC)

Ĵusa aldono pri Tajvano kaj UN[redakti fonton]

Mi ne konvinkiĝas ke en la teksta enkonduko necesas aldoni apartan frazon "Tajvano ne estas lando konfirmita de la Unuiĝintaj Nacioj" (kiel antaŭ nelonge faris neesperantisto, kiu ŝajne ricevis aŭtomatan tradukhelpon por vortumi la frazon), ĉar la tuj sekva frazo jam klarigis ke Tajvano ne membras en Unuiĝintaj Nacioj. Iom duoble. Sed tamen estas nuanco: dum la dua frazo plibelige simple asertas la fakton (kvazaŭ eble la tajvana registaro tute ne volas ke Tajvano membru en UN), el la unua eblas diveni ke estis provoj (re)ricevi konfirmon de UN, sed ili malsukcesis. Pli honeste kompreneble estus skribi ke la najbara Ĉina Popola Respubliko aplikas fortan politikan premon ne konfirmi la tajvanan ŝtaton. Sed pri tio pli poste kaj pli kaŝite en la teksto ja informas la ĉapitro kaj ligita aparta artikolo Historio de Respubliko Ĉinio post 1949... ThomasPusch (diskuto) 09:40, 5 maj. 2022 (UTC)[Respondi]