Distrikto Csenger
Distrikto Csenger | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
distrikto de Hungario [+] | |||
Lando | Hungario | ||
Regionoj | Norda Ebenaĵo, Departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg | ||
Ĉefurbo | Csenger | ||
- koordinatoj | 48° N, 23° O (mapo)47.8333333322.61666667Koordinatoj: 48° N, 23° O (mapo) | ||
Areo | 246,51 km² (24 651 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 12 538 [+] (1-a de oktobro 2022) | ||
Denseco | 50,86 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
Distrikto Csenger | |||
La Distrikto Csenger (hungare Csengeri járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg. Ĝi situas sur ebenaĵo laŭ rivero Szamos, laŭ landlimo de Rumanio en la orienta parto de la departemento (en la nordorienta parto de la lando).
La distrikta ĉefurbo estas Csenger, kiu estas la unusola urbo, krome estas 2 grandvilaĝoj, la ceteraj 8 estas vilaĝoj.
La areo estas 246,51 km², kie loĝas 13 839 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (terpomoj, pomoj) kaj bestobredadoj. Menciindas la alta senlaboreco, kelkaj laboras eksterlande.
Historio[redakti | redakti fonton]
Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1983, sed ĝis 1950 ĝi apartenis al departemento Szatmár. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj[redakti | redakti fonton]
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Csenger, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Csengersima, Csengerújfalu, Komlódtótfalu, Szamosangyalos, Szamosbecs kaj Szamostatárfalva
- grandvilaĝoj:
- vilaĝoj kun memstara administrado ne troviĝas en tiu ĉi distrikto
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio