Distrikto Gönc (historia)
Etoso
La Historia Distrikto Gönc (hungare Gönci járás) estis distrikto en Hungara reĝlando, en departemento Abaúj-Torna. Ĝi situis en Montaro Zemplén laŭ rivero Hernád en la sudorienta parto de la departemento (en la nordorienta parto de la reĝlando).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/12/Aba%C3%BAj-Torna_county_map.jpg/220px-Aba%C3%BAj-Torna_county_map.jpg)
La distrikta ĉefurbo estis grandvilaĝo Abaújszántó, sed ankaŭ Gönc estis grandvilaĝo. La loĝantoj okupiĝis precipe pri agrikulturoj, (vitoj, fruktoj, tritikoj, maizoj), arbaraj laboroj kaj bredadoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Tiu distrikto funkciis ekde la 18-a jarcento, sed ĝis 1886 la ĉefurbo estis tiu komunumo, kie loĝis la aktuala distriktestro.
Komunumoj[redakti | redakti fonton]
- distrikta ĉefurbo kaj grandvilaĝo: Abaújszántó
- alia grandvilaĝo: ’’’Gönc’’’
- vilaĝoj:
- Abaújkér, kiu administris ankaŭ vilaĝojn Abaújalpár, Cekeháza (nun parto de Abaújszántó) kaj Sima
- Boldogkőváralja, kiu administris ankaŭ vilaĝojn Arka, Baskó kaj Boldogkőújfalu
- Felsődobsza, kiu administris ankaŭ vilaĝojn Hernádkércs, Nagykinizs kaj Szentistvánbaksa
- Fony, kiu administris ankaŭ vilaĝojn Hejce, Mogyoróska kaj Regéc
- Gibárt, kiu administris ankaŭ vilaĝojn Hernádbűd kaj Pere
- Vilmány, kiu administris ankaŭ vilaĝojn Göncruszka kaj Vilmánykisfalu (nun parto de Vilmány)
- Vizsoly, kiu administris ankaŭ vilaĝojn Alsócéce kaj Felsőcéce (ambaŭ nun Hernádcéce), krome Korlát