Saltu al enhavo

Distriktoj de Kantono Argovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distriktoj de Kantono Argovio

La 11 distriktoj de Kantono Argovio (stato 2009) formas la administran subdividon de la kantono.

La hodiaŭaj distriktoj de Kantono Argovio estis kreitaj en 1803 dum la malfondo de la Helveta Respubliko samtempe kun la fondo de la nuna Kantono Argovio el la helvetaj kantonoj Argovio, Frikvalo kaj Baden.

La distriktoj de Argovio estas unuflanke la elektodistriktoj por la elekto de la kantona parlamento, la tiel nomita granda konsilio, kaj aliflanke la tribunalaj distriktoj kaj prefektejoj respektive distriktaj oficejoj.

La distriktaj oficejoj estas kontrol- kaj permesaŭtoritato, kiu traktas plendojn en tutelaj kaj socialhelpaj kazoj, ili eldonas ĉaspermesojn kaj fiŝkaptpermesilojn, respondecas por la permeso de lotumadoj kaj komunutilaj kolektoj, respondecas pri ordonoj kontraŭ hundoposedantoj, kaj eldonas kadavropasportojn por eksterlando. La distriktaj oficejoj krome estas la aŭtoritatoj respondecaj por protekta liberdepreno, por la arbitrado okaze de lukvereloj kaj la oficejoj por perditaj objektoj. Ili kolektas la rezultojn de elektoj kaj voĉdonoj kaj sendas la rezultojn al la ŝtata kancelario.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Dum la plej popolriĉa distrikto Baden nombras pli ol 120000 loĝantojn la plej malgranda distrikto laŭ loĝantaro, nome Rheinfelden, havas apenaŭ 40000 loĝantojn. La distrikto Baden estas orientita al la urbo Zuriko al kies aglomeraĵo ĝi apartenas.

Listo de la argoviaj distriktoj

[redakti | redakti fonton]
Distrikto Loĝantoj
(2007-12-31)
Areco
en km²
Ĉefloko Nombro de
komunumoj
Araŭo67'616104.41 Araŭo 13
Baden125'691153.13 Baden 26
Bremgarten66'410117.49 Bremgarten AG 24
Brugg45'885149.29 Brugg 31
Kulm37'06397.21 Unterkulm 17
Laufenburg28'254152.65 Laufenburg 23
Lenzburg50'29398.06 Lenzburg 20
Muri30'538138.90 Muri AG 20
Rheinfelden41'487111.78 Rheinfelden 14
Zofingo62'135142.06 Zofingo 18
Zurzach31'420129.88 Bad Zurzach 23
Total (11)586'7921403.54 Araŭo 229

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]