Laufenburg AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Laufenburg (Argovio)
Blazono de Laufenburg
Blazono de Laufenburg
Malnova urbocentro de Laufenburg
Malnova urbocentro de Laufenburg
Kantono Argovio
Distrikto Laufenburg
Koordinatoj  47°33′40″N 8°3′34″O  /  47.56111°N, 8.05944°O / 47.56111; 8.05944 (Laufenburg AG)Koordinatoj: 47°33′40″N 8°3′34″O  /  47.56111°N, 8.05944°O / 47.56111; 8.05944 (Laufenburg AG)
Nombro de enloĝantoj 3212
Areo 14,49 km²
Alteco 315 m super marnivelo
Poŝtkodo 5080
Komunumkodo 4170
Mapo de Laufenburg
Situa mapo de Laufenburg

Laufenburg (Argovio) estas historia urbo, komunumo kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2080 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008, kune kun Sulz kiu tiam ankoraŭ estis sendependa komunumo estis 3212 loĝantoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbeto Laufenburg situas ĉe la suda bordo de la rivero Rejno, je kies alia bordo troviĝas la samnoma germana urbo Laufenburg (Badeno), kun kiu ĝi iam en mezepoko estis unuigita.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Laufenburg limas en nordo al la samnoma germana urbo Laufenburg (Badeno), en oriento al Sulz kaj en sudo al Kaisten.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La urbo Laufenburg situas ĉe la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo al Eglisau. La liniparto inter Laufenburg kaj Koblenz tamen ek de 1994 estas uzata nur por vartrafiko. Laufenburg estas finhaltejo de la regiona trajnlino S1 al Bazelo. La plej proksima aliro al la nacia aŭtoŝoseo CH-A3 troviĝas en distanco de 7 kilometroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Laufenburg datiĝas el la jaro 1207 kiel Loufenberc. En tiu dokumento la rajtoj de la Monaĥejo en Laufenburg estis protektitaj kaj la kasteloj, kiuj situis ambaŭflanke de la Rejno estis transdonita al la regvokto de Grafo Rudolfo la 2-a de Habsburgo, kiu tiel povis larĝigi la lokon al urbo. Kiel parto de Aŭstrio Laufenburg fariĝis ripete en la centro de kvereloj kaj militoj. Dum la skismo de la Koncilio de Konstanco la eksigita papo Johano la 23-a fuĝis al Laufenburg kaj nuligis sian abdikon. Tio kondukis al la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo. Laufenburg pro tio farĝis habsburga elirpunkto kaj bastiono por militiroj kontraŭ la Svisa Ĵurkomunumo, kial Berno, Bazelo kaj Soloturno dum la Malnova Zurika Milito en la jaro 1442 sieĝis la urbeton. Dum la 30-jara milito Laufenburg dum 13 jaroj estis okupita. En la jaro 1792 la urbo estis konkerita de la franca revoluciarmeo. En 1797 la urbeto estis dividita, dum la parto norde de la Rejno fariĝis germana, la sudrejna parto kun la Frickvalo fariĝis parto de Francio. Per de la paco de Lunéville de 1801 la divido de la urbo kaj la transdono de la Frickvalo al Francio estis definitive konfirmita. La Frickvalo en la jaro 1802 estis fariĝis parto de la Helveta Respubliko kaj en la jaro 1803 estis integrita al la nove fondita Kantono Argovio. La komplika divido de la komunuma havaĵo daŭris ankoraŭ ĝis la jaro 1829.

Ek de la 1-a de januaro 2010 al la urbo Laufenburg ankaŭ apartenas la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Sulz.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]