Eiken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Eiken (stacidomo).
Eiken
Blazono de Eiken
Blazono de Eiken
Blazono de Eiken
Eiken
Eiken
Eiken
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Laufenburg
Koordinatoj  47° 32′ 0″ N 7° 59′ 25″ O / 47.53333 °N, 7.99028 °O / 47.53333; 7.99028 (mapo)Koordinatoj: 47° 32′ 0″ N 7° 59′ 25″ O / 47.53333 °N, 7.99028 °O / 47.53333; 7.99028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1999
Areo 7,08 km²
Alteco 330 m super marnivelo
Poŝtkodo 5074
Komunumkodo 4161
Mapo de Eiken
Mapo de Eiken
Situa mapo de Eiken
vdr

Eiken estas komunumo en la distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1999 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Eiken estas longa stratovilaĝo ĉe la bordo de la rivero Sissle, kiu alfluas en Sisseln al Rejno. En nordo la valo de Sissle malfermiĝas al la vasta Leŭso-ebenaĵo de Rejno, dum en sudo ĝi estas flankigita de montoj de la Tavola Ĵuraso.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,07 km², de kiuj 2,16 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,63 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 472 m s.m. sur la altebenaĵo de la monto Schupfarterberg, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 300 m s.m. borde de la rivero Sissle ĉe la norda komunumlimo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,08 km², de kiuj 28,5% estas kovritaj de arbaro, 45,8% servas por agrikulturo kaj 23,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Eiken limas en nordoriento al Sisseln, en oriento al Kaisten, en sudoriento al Oeschgen, en sudo al Frick, en sudokcidento al Schupfart, ken en okcidento al Münchwilen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Eiken disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj tra la Frick-Valo de Bazelo al Zuriko. Tra la komunumo pasas ankaŭ la poŝtaŭtolinio de Frick al Stein.

Tra la komunumo pasas norde de la vilaĝo la kantona ĉefvojo n-ro 7 de Bazelo al Vinterturo kaj tra la vilaĝo mem la kantona ĉefvojo n-ro 3 de Bazelo al Zuriko. La komunumo disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A3, kiu pasas tra ĝia teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Eiken datiĝas el la jaro 1160 kiel Eitchon.

En mezepoko la Grafoj de Homberg-Thierstein kaj poste iliaj heredantoj la Habsburgoj, regis pri Eiken. Post la Milito de Waldshut en la jaro 1468 la Habsburgoj pandigis la tutan Frick-Valon al Burgonjo, sed post la burgonja malvenko dum la Burgonjaj Militoj kontraŭ la Svisa Ĵurkomunumo, la regiono revenis sub la kontrolon de la Habsburgoj, kiuj pluregis tie ĝis la jaro 1797, kiam la francoj okupis la regionon. Ek de tiam la Frick-Valo formis francan protektoraĵon, kiu en la jaro 1802 estis integrita kiel Kantono Frick-Valo al la Helveta Respubliko kaj en la jaro 1803 fariĝis parto de Kantono Argovio, kaj Eiken estiĝis komunumo de la argovia distrikto Laufenburg.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]