Hornussen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hornussen
Blazono de Hornussen
Hornussen dum vintro
vilaĝokomunumo en Svislandokvartalo
Kantono Argovio
Distrikto Laufenburg
Koordinatoj  47° 30′ 5″ N 8° 3′ 50″ O / 47.50139 °N, 8.06389 °O / 47.50139; 8.06389 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 5″ N 8° 3′ 50″ O / 47.50139 °N, 8.06389 °O / 47.50139; 8.06389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 885
Areo 7,27 km²
Alteco 382 m super marnivelo
Poŝtkodo 5075
Komunumkodo 4167
Mapo de Hornussen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Hornussen estas komunumo en la distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 885 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Hornussen

La vilaĝo Hornussen situas ĉe la bordo de la rivero Sissle kaj estas ĉirkaŭita de montetoj de la Tavola Ĵuraso.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,27 km², de kiuj 2,90 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,82 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 650 m s.m. sur la kulmino de la monto Frickberg, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 360 m s.m. borde de la rivero Sissle ĉe la norda komunumlimo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hornussen limas en nordo al Kaisten, en nordoriento al Laufenburg kaj Elfingen, en oriento al Bözen, en sudoriento al Zeihen, en sudo al Ueken, kaj en okcidento al Frick.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hornussen estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Frich al Brugg.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 3 de Bazelo tra la Bötzber-Pasejo al Zuriko. Rekte norde de la vilaĝo pasas la svisa aŭtovojo A3, kies plej proksima alveturejo troviĝas okcidento de la vilaĝocentro en Frick.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hornussen datiĝas el la jaro 1281 kiel Hornescon.

En mezepoko Hornussen estis senjora bieno de la Monaĥejo Säkingen. La landaj regantoj estis la Grafoj de Habsburgo-Laufenburg kaj poste la ĉeflinio de la Habsburgoj. Post la Milito de Waldshut en la jaro 1468 la Habsburgoj pandigis la tutan Frick-Valon al Burgonjo, sed post la burgonja malvenko dum la Burgonjaj Militoj kontraŭ la Svisa Ĵurkomunumo, la regiono en 1477 revenis sub la kontrolon de la Habsburgoj. En la jaro 1680la Habsburgoj pandigis siajn rajtojn pri Hornussen, Niederzeihen, Stein, Hellikon kaj Zuzgen al la Monaĥejo Säkingen. Nur okdek jarojn poste en la jaro 1740 la Habsburgoj povis reaĉeti la pandon kontrauu la prezo de 15000 guldenoj.

En la jaro 1797 la francoj okupis la regionon. Ek de tiam la Frick-Valo formis francan protektoraĵon, kiu en la jaro 1802 estis integrita kiel Kantono Frick-Valo al la Helveta Respubliko kaj en la jaro 1803 fariĝis parto de Kantono Argovio, kaj Hornussen estiĝis komunumo de la argovia distrikto Laufenburg.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]