Eglisau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Eglisau (stacidomo).
Eglisau
Blazono de Eglisau
La urbeto Eglisau
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Bülach
Koordinatoj  47° 34′ 40″ N 8° 31′ 22″ O / 47.57778 °N, 8.52278 °O / 47.57778; 8.52278 (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 40″ N 8° 31′ 22″ O / 47.57778 °N, 8.52278 °O / 47.57778; 8.52278 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3918
Areo 9,07 km²
Alteco 355 m super marnivelo
Poŝtkodo 8193
Komunumkodo 0055
Mapo de Eglisau
vdr

Eglisau estas historia urbeto en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 3581 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 3918 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La mezempoka kerno de la urbeto Eglisau situas ĉe la norda bordo de la rivero Rejno. La urba teritorio tamen troviĝas ambaŭflanke de la rivero. Eglisau formas la nordan limon de la Zurika Unterlando. Ĉe la limo al la komunumo Freienstein-Teufen tute en la oriento de la rivero situas la alfluejo de la rivero Töss al Rejno, ankaŭ nomita Tössegg. Al Eglisau apartenas krom la urbeto mem ankaŭ la vilaĝoj Seglingen kaj Tössriedern.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Eglisau limas en nordo al Wil, en nordnororiento al Rafz, en oriento al Rüdlingen (SH), en sudoriento al Buchberg (SH), en sudsudoriento al Freienstein-Teufen, en sudo al Rorbas, en sudsudokcidento al Bülach, en sudokcidento al Glattfelden, en okcidento al Hohentengen am Hochrhein (Germanio), kaj en nordokcidento al Hüntwangen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Eglisau situas ĉe la trajnlinioj de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Bülach al Ŝafhaŭzo kaj de THURBO de Vinterturo tra Embrach, Bülach al Waldshut-Tiengen. La ponto de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu transiras la tutan Rejnvalon estas tre impresa konstruaĵo kaj la rekonilo de la urbeto. Per la du trajnlinioj kaj ankaŭ diversaj poŝtaŭtobuslinioj Eglisau estas bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnova konservita dokumenta mencio datiĝas de la jaro 893 kun la nomo Seglingens Owe. La mezepoko kerno de la malnova urbo ankoraŭ hodiaŭ estas bone rekonebla.

En la jaro 1463 la aŭstra nobelo libersinjoro Bernhard Gradner akiris la posedaĵon de Eglisau. En la jaro 1489 Eglisau fariĝis zurika kamparvoktejo, kies sidejo estis la kastelo, kiu estis malkonstruita en la jaro 1810. Lasta vokto en Eglisau estis Salomon Landolt, kiun la zurika verkisto Gottfried Keller eternigis en sia libro La kamparvokto de Greifensee [Der Landvogt von Greifensee]. Dum la epoko de la Helveta Respubliko inter 1798 kaj 1803 kaj post ties kolapso la urbeto pro ĝia strategia pozicio fariĝis la centro de la luktoj inter la aremoj de Napoleono kaj Aŭstrio kaj Rusio. Dum la napoleonaj militoj Eglisau aliĝis al la distrikto Bülach, al kiu ĝi ankoraŭ hodiaŭ apartenas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]