Distriktoj de Serbio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marko sur bildo

suda
Baĉka
okci-
denta
Baĉka
norda
Baĉka
norda
Banato
centra
Banato
suda
Banato
Srem
Maĉva
Kolubava
Zlatibor
Mora-
vica
Raŝka
Ŝuma-
dija
Podu-
navlje
Braniĉevo
Pomo-
ravlje
Bor
Zajeĉar
Rasina
Toplica
Jablanica
Pĉinja
Pirot
Kosovo
(anoncis sen-
dependecon
en 2008)

Serbio ekde la sendependiĝo de Kosovo en februaro 2008 fakte konsistas el 24 distriktoj kaj aldone la eksterdistrikta urbo Belgrado. La registaro de Serbio daŭre pledas ankaŭ havi rajton je la teritorio de Kosovo, en kiu situus 5 pliaj distriktoj.

La sep distriktoj norde de la urbo Belgrado konsistigas la aŭtonoman regionon Vojvodino: tri distriktoj konsistigas la okcidentan parton de la historia regiono Banato, kies pli granda orienta parto estas en Rumanio kaj norda parteto en la nuna Hungario, kaj tri pliaj distriktoj formas la plej grandan parton de la historia regiono Baĉka, kies plej norda parteto same situas en la nuna Hungario. La mapo dekstra donas proksimuman impreson pri la situo de la distriktoj.