Divalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Divali (Hindie दीवाली [diivaalii], kutime literumata "Diwali" en la angla kaj do [diiŭaalii] en Esperanto) estas unu el la plej gravaj festoj de Barato.

La nomo estas mallongigo de Dipavali [diipaavalii] -- "Lampvico" en la sanskrita. La festo okazas en la monato de Aŝvin (ankaŭ nomata Aŝvajuĝa) de la hindua kalendaro. Laŭ la gregoria kalendaro tio estas inter mezoktobro kaj meznovembro. Divali estas oficiala feriotago en Barato, Birmo, Gujano, Fiĝioj, Malajzio, Maŭricio, Nepalo, Singapuro Srilanko, Surinamo, kaj Trinidado kaj Tobago.

Oni metas vicojn da lampoj sur la fenestraj bretoj kaj sur la dommuroj pro diversaj kialoj:

  • memore al la enloĝantoj de la urbo Ajodhjo, kiuj metis lampojn por montri la vojon al la dio Ramo, kiu revenis post la mortigo de la demono Ravano
  • memore al la mortigo de la demono Narakasura de la dio Kriŝno
  • kaj trie -- tute malsimile al la antaŭaj du kiuj temas pri la detruo de la Malbono -- por montri la vojon al la diino de riĉeco Lakŝmi, por ke ŝi facile eniru la hejmon

Ankaŭ festas la tagon la ĝajnoj kaj la sikhoj. Mahaviro, la fondinto de Ĝajnismo, atingis nirvanon en tiu tago. En la tago Divali en 1577, oni metis en la urbo Amritsar la fondŝtonon de la Ora Templo -- la plej sankta templo de la sikhoj. Kaj en tiu tago en 1619 estis liberigita de malliberejo la sesa guruo de la sikhoj Hargobind Singh [sing].

Krom la lampoj, Divali estas markita per interŝanĝo de dolĉaĵoj. Oni eksplodigas fajraĵojn por forigi malbonajn spiritojn. Dum Divali oni ankaŭ komencas novajn komercajn entreprenojn.

Eksteraj ligiloj