Dolĉa kapsiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diverskoloraj dolĉaj kapsikoj

Dolĉa kapsiko (konata ankaŭ kiel milda kapsikosonorila kapsiko en angla)[1] estas kultivaroj de la legoma specio Capsicum annuum.[2] Kultivaroj de tiu planto produktas fruktojn en diversaj koloroj, kiaj ruĝa, flava, oranĝa, verda, ĉokolad/bruna, vanil/blanka, kaj purpura. Dolĉaj kapsikoj estas foje grupigitaj kun malpli akraj kapsikovariaĵoj kiel "mildaj kapsikoj". Kapsikoj estas indiĝenaj de Meksiko, Centrameriko, kaj norda Sudameriko. La nervoj kaj semoj ene de dolĉaj kapsikoj povas esti konsumataj, sed kelkaj personoj trovas ties guston iom pli amara.[3] Kapsikaj semoj estis portitaj al Hispanio en 1493 kaj el tie disvastiĝis al aliaj landoj de Eŭropo, Afriko kaj Azio. Nuntempe, Ĉinio estas la plej granda kapsika produktanto de la mondo, sekve de Meksiko kaj Indonezio.

Idealaj kreskokondiĉoj por dolĉaj kapsikoj estas varma grundo, ideale 21 al 29 °C (70 al 84 ), kio iĝas humida sed ne akvotroa.[4] Dolĉaj kapsikoj povas suferi pro abundo de humido kaj tro altaj temperaturoj.

Nutrenhavo[redakti | redakti fonton]

La kapsikoj de la genro Capsicum estas tre riĉaj fontoj de kontraŭoksidantoj kaj vitamino C. La nivelo de karoteno, kaj de likopeno, estas naŭ fojojn pli alta en ruĝaj kapsikoj. Ruĝaj kapsikoj havas dufoje la enhavon de vitamino C de verdaj kapsikoj.[5]

Produktado[redakti | redakti fonton]

Produktado de kapsikoj (tunoj)[6]
Lando 2004 2005 2006 2007
Popola Respubliko Ĉinio Ĉinio 12,031,031 12,530,180 13,031,000 14,033,000
Meksiko Meksiko 1,431,258 1,617,264 1,681,277 1,690,000
Indonezio Indonezio 1,100,514 1,058,023 1,100,000 1,100,000
Turkio Turkio 1,700,000 1,829,000 1,842,175 1,090,921
Hispanio Hispanio 1,077,025 1,063,501 1,074,100 1,065,000
Usono Usono 978,890 959,070 998,210 855,870
Niĝerio Niĝerio 720,000 721,000 721,500 723,000
Egiptio Egiptio 467,433 460,000 470,000 475,000
Sud-Koreio Suda Koreio 410,281 395,293 352,966 345,000
Nederlando Nederlando 318,000 345,000 318,000 340,000
Rumanio Rumanio 237,240 203,751 279,126 280,000
Ganao Ganao 270,000 270,000 277,000 279,000
Italio Italio 362,430 362,994 345,152 252,194
Tunizio Tunizio 255,000 256,000 256,000 250,000
Alĝerio Alĝerio 265,307 248,614 275,888 233,000
Hungario Hungario 126,133 113,371 206,419 207,000
Maroko Maroko 182,340 190,480 235,570 192,000
Serbio Serbio* 159,741 167,477 177,255 150,257
Japanio Japanio 153,400 154,000 146,900 150,000
Israelo Israelo 129,100 134,700 150,677 136,000
Mondo 24,587,124 25,261,259 26,252,907 26,056,900
  • Noto: Serbio antaŭ 2006 inkludis Montenegron

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wells, John C. (2008), Longman Pronunciation Dictionary (3rd ed.), Longman, p. 123, (ISBN 9781405881180) 
  2. Pharmacognosy and Health Benefits of Capsicum Peppers (Bell Peppers)
  3. http://www.livestrong.com/article/447429-should-i-eat-a-raw-bell-pepper/
  4. Growing Peppers: The Important Facts. GardenersGardening.com. Arkivita el la originalo je 2013-01-27. Alirita 10-a de januaro 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-27. Alirita 2015-12-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-27. Alirita 2015-12-15.
  5. University of the District of Columbia. Peppers. Center for Nutrition, Diet and Health. Alirita 13a de Marto 2013.
  6. Table 64—World bell and chile peppers: Production 1990–2007. United States Department of Agriculture. Alirita 2011-05-08.