Dolní Světlá (Mařenice)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dolní Světlá |
Dolní Světlá (Dolní Lichtenwald) | |
germane Nieder-Lichtenwalde | |
vilaĝo | |
Konstruaĵo en Dolní Světlá
| |
Oficiala nomo: Dolní Světlá | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Distrikto Česká Lípa |
Administra municipo | Mařenice |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Luzacia montaro |
Najbaras kun | Großschönau Germanio |
Domoj | 105 2011 |
Situo | Dolní Světlá |
- koordinatoj | 50° 49′ 52″ N 14° 40′ 00″ O / 50.83111 °N, 14.66667 °O (mapo) |
Katastro | 3,31 km² (331 ha) Dolní Světlá pod Luží |
Loĝantaro | 65 (2021) |
Denseco | 19,64 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1391 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 471 57 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Dolní Světlá (Mařenice) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Dolní Světlá (germane Nieder-Lichtenwalde) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Mařenice. Ĝi troviĝas en Luzacia montaro proksimume 3 km norde de Mařenice. Estas ĉi tie registritaj 105 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 65 loĝantoj.
Dolní Světlá situas en katastra teritorio Dolní Světlá pod Luží kun areo 3,31 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Vilaĝeto Světlá pod Luží estiĝis en la 14-a jarcento sur paŝtejoj post minado de arbo por vitrofaristoj, post kiuj konserviĝis restaĵoj de gisejoj. La unua skribmencio pri tiu ĉi longa vilaĝo estas el la jaro 1391.
En la tuta vilaĝo vivis ĉirkaŭ la jaro 1850 proksimume 1800 loĝantoj, kiuj vivtenis sin plejparte de teksista laboro. Post la dua mondmilito plimulto de la loĝantaro pro sia germana deveno estis ellandigita. Ĝis la jaro 1946 la municipo portis nomon Dolní Lichtenwald.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 970 |
1880 | 935 |
1890 | 779 |
1900 | 753 |
1910 | 710 |
1921 | 641 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 681 |
1950 | 136 |
1961 | 137 |
1970 | 85 |
1980 | 84 |
1991 | 42 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 47 |
2011 | 56 |
2021 | 65 |
Aliaj informoj
[redakti | redakti fonton]Norde ĝi limas kun germana federacia lando Saksio, distrikto Görlitz.
Sur la katastro Dolní Světlá troviĝas grejsa formacio Korakaj ŝtonoj (532 m.) (nomata ankaŭ Falko, Falĉjo, germane Falkenstein), ĉe kiuj troviĝas ruino de burgo Falkenburk kaj antaŭ dekoj da jaroj ĉi tie estis ankaŭ restoracio.
Konserviĝis ĉi tie ankaŭ kvadrata kapeleto kaj kelke da domoj de luzacia tipo.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Dolní Světlá, Malnova gastejo
-
Dolní Světlá, hotelo en la vilaĝo
-
Restoracio en Dolní Světlá
-
Dolní Světlá
-
Limpasejo Großschönau - Dolní Světlá
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]
|