Doris Day

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doris Day
Persona informo
Doris Day
Naskonomo Doris Mary Anne Kappelhoff
Naskiĝo 3-an de aprilo 1922 (1922-04-03)
en Cincinnati
Morto 13-an de majo 2019 (2019-05-13) (97-jaraĝa)
en Carmel Valley
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Religio Kristana Scienco vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Cincinnati vd
Ŝtataneco Usono vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Doris Day
Familio
Patro Frederick Wilhelm Kappelhoff vd
Patrino Alma Sophia Welz vd
Edz(in)o George William Weidler • Martin Melcher • Barry Comden • Al Jorden vd
Infanoj Terry Melcher vd
Profesio
Okupo filmaktoro • kantisto • televida aktoro • diskografa artisto • aktoro vd
Laborkampo aktorado • kantadobestaj rajtoj vd
Aktiva en Los-Anĝeleso vd
Aktiva dum 1939–1989 vd
Verkado
Verkoj Qué Será, Será vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Doris Day, origine: Doris Mary Ann Kappelhoff (naskiĝis la 3-a de aprilo 1922 en Cincinnati, Ohio kaj mortis la 13-a de majo 2019 en Carmel Valley, Kalifornio) estis usona aktorino, kantistino, kaj dancistino. La pseŭdonimon Day ŝi elektis laŭ la kanto Day after Day, kiu estis parto de ŝia repertuaro.

Doris Day komencis sian karieron kiel dancistino kaj kantistino, sed la dancadon ŝi devis forlasi, post kiam ŝi vundis sian gambon dum aŭtoakcidento. En la jaro 1948 ŝi komencis kinokarieron. Ŝi ĉefe aperis en muzikfilmoj kaj en komedioj, foje ankaŭ en krimfilmoj (ekz. The man who knew too much de Alfred Hitchcock). En siaj roloj ŝi plej ofte prezentis optimismajn, konservativajn, patrinecajn virinojn, kiuj konformis al la tiutempa bildo pri la ideala virino. Kiam en la 1960-aj jaroj tiu ĉi idealo iĝis malpli populara, ankaŭ ŝia kinokariero stagnis, sed ŝi sukcesis daŭrigi sian laboron en televidaj produktaĵoj.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Love Me or Leave Me (Usono, 1955)
  • The Man Who Knew Too Much (Usono, 1956)
  • The Tunnel of Love (Usono, 1958)
  • Teacher's Pet (Usono, 1958)
  • Pillow Talk (Usono, 1959)
  • That Touch of Mink (Usono, 1962)
  • The Thrill of it All (Usono, 1963)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]